Georges Avril
Quick Facts
Biography
Georges AVRIL (propranome Georges COUSMONT) (naskiĝis la 19-an de januaro 1874 en Cannes - mortis la 23-an de decembro 1952 en Nico) estis franca esperantisto, ĉefredaktoro de la sudfranca ĵurnalo „L’Eclaireur de Nice“, aŭtoro de franclingvaj romanoj kaj rakontoj, honorita per ordeno de Honora Legio.
Avril pristudis precipe demandojn literaturajn, muzikajn kaj belartajn. Li estis talentoplena gazetisto kaj paroladisto. Verkis francajn romanojn kaj diversajn broŝurojn. Havigis al Esperanto multajn sukcesojn, precipe en Sudfrancujo. Verkas multnombrajn artikolojn pri kaj en Esperanto, en sia ĵurnalo (ĉiusemajna rubriko) kaj aliaj gazetoj. Direktoro de la Gazeta Komisiono de l' Internacia Centra Komitato (ICK). De febr. 1934 ĝis fino de 1938 li estis redaktoro de Nia Gazeto, en kiu aperadis liaj rakontoj, ekz. Superstiĉoj.
Post la dua mondmilito Avril apartenis al la unua membraro de la restarigita Akademio de Esperanto kaj estris ĝian Sekcion pri Literaturo (1949-1952).
Verkoj
- Blanka kato kaj kokino blonda (1950)
- Superstiĉoj