Gábor Prónay
Quick Facts
Biography
Barono Gábor Prónay [prÖnai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Prónay Gábor estis hungara juristo, oficisto, politikisto, parlamentano, inspektoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1860). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis tótprónai kaj blatniczai. Lia filo estisDezső Prónay.
Gábor Prónay [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1812 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio). Li mortis la 1-an de aprilo 1875 en Florenco.
Biografio
Gábor Prónay frekventis lernejojn precipe en Pozsony, en 1833 li ricevis diplomon pri juro en Pest (urbo). Li komencis sian karieron en ŝtata administrado. En 1839 li estis elektita parlamenta deputito de Turóc (historia departemento). En 1845 li edziĝis. Dum la revolucio en 1848 li denove estis deputito. En la 1850-aj jaroj li estis mecenato de talentaj muzikistoj, sed li interesiĝis ankaŭ pri la ĝardenkulturo. En 1861 li estis elektita inspektoro de la luterana eklezio.
Verkaro (elekto)
- Ansichten eines Constitutionellen in Ungarn (1850)
- Vázlatok Magyarhon népéletéből (1855)
- Honunk kertészete a múltban és jelenben (1864)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero P kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero P kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)