peoplepill id: frank-maitland
FM
United Kingdom Great Britain England
1 views today
1 views this week
Frank Maitland
English esperantist

Frank Maitland

The basics

Quick Facts

Intro
English esperantist
Work field
Gender
Male
Birth
Death
Age
92 years
The details (from wikipedia)

Biography

Frank MAITLAND (naskiĝis en 1909; mortis en 2001)estis brita esperantisto.

Frank Maitland estas ano de SAT kaj SATEB. Li verkis la unuan paĝon de Worker Esperantist dum 10 jaroj kaj dum jaroj respondecis pri la libro-servo de SATEB.

Li eldonis kelkajn librojn en Esperanto, ekz. Unua vojaĝo de Gulivero - Liliputo (Londono 1961).

Li ankaŭ helpis pri la presado de brita eldono de la gazeto Paco por la Mondpaca Esperantista Movado. En la 1950-aj jaroj la firmao, Leicester Co-operative Printers, nekredeble rifuzis presi ĝin ĉar ne plaĉis al ili la politika enhavo. Frank Maitland sukcesis trovi alian presiston.

La vivo de Frank Maitland estis plen-plene de politikaj kaj Esperantaj agadoj.Dum multaj jaroj li loĝis en Edinburgo kaj en 1930 li aliĝis al la Komunista partio.Li iĝis la gazetoficulo por la Komunista kandidato en Centra Edinburgo dum la nacia elekto en 1931.

Lia unua vera kontakto kun libroj kaj eldonado okazis kiam li estris la Socialista Libro-vendejo en Edinburgo de 1933 ĝis 1934.Dum tiu periodo li renkontis homojn kiujn havis aliajn maldekstrajn politikajn ideojn.Konsekvence li aliĝis al la Guild of Youth (junula sekcio) de la Independent Labour Party aŭ ILP (Nedependa Laboristara Partio).

Li aliĝis al la Revolutionary Socialist Party(Revolucia Socialista Partio) en 1936 kaj iĝis regula oratoro ĉe La Mound dimanĉe, kaj ankaŭ li iĝis la redaktoro de la ĵurnalo The Socialist.Dum tiu periodo li korespondis kun Trockij.

Malgraŭ tio ke li soldatiĝisdum la Dua mondmilito, li daŭrigis la politikan laboron kiam li produktis kelkajn broŝurojn.En unu el ili The Red Armyli rememorigis legantojn pri la rolo de Trockij en la kreado de la Ruĝa Armeo.Tiam li estis elpelita de la armeo tiel rapide ke li ne povis reveni al la kazerna ĉambro por havigi siajn proprajn posedaĵojn.

Post la milito li denove laboris por la I.L.P. verkante regulan artikolon en la Socialist Leader uzante la nomon ‘Siffler’.Li ankaŭ verkis por Edinburgh Free Press, Border News, Russia Today, New Leader, Adelphi kaj Plebs.

Finfine li translokiĝis suden kaj iĝis raportisto por Hansard (la oficiala kroniko de la parlamentaj diskutoj).Li faris tiun laboron dum 26 jaroj.Dum tiu periodo li kelkfoje oratoris ĉe Speakers Corner en la parko Hyde, kie policanoj, kiuj ankaŭ laboris en la parlamentejo, pretendis ŝajne ne vidi lin.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Frank Maitland is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Frank Maitland
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes