Ferenc Sapszon
Quick Facts
Biography
Ferenc Sapszon [ŝapson], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sapszon Ferenc estas hungara korusestro, profesoro. Lia samnoma filo estis Ferenc Sapszon (1952).
Ferenc Sapszon naskiĝis la 14-an de decembro 1929 en Szeged. Li mortis la 4-an de aŭgusto 2011 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Sapszon abiturientis en sia naskiĝurbo en 1948, poste li plulernis en Muzikakademio Franz Liszt inter 1950 kaj 1957 (dume li gvidis amatorajn korusojn). En la akademio li lernis ĉefe de Zoltán Vásárhelyi. En 1958 li ricevis postenon en koruso de Hungara Radio. Ekde 1957 li jam dirigentis, post 2 jaroj li estis nomumita ĉefkorusestro, ĝis 1990 li estis direktoro de la koruso, poste li pensiuliĝis. Inter 1990 kaj 2002 li estis docento en altlernejo de Debrecen. En 1984 li fondis koruson en Budaörs, kiun li gvidis ĝis 2010. Li ricevis premiojn inter 1972 kaj 2010.