Ferenc Innocent
Quick Facts
Biography
Ferenc Innocent, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Innocent Ferenc estis hungara pentristo, instruisto.
Ferenc Innocent [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1859 en Pest (urbo), li mortis la 16-an de oktobro 1934 en Pátka.
Biografio
Ferenc Innocent studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo de Bertalan Székely, poste eksterlande en Vieno, helpe de stipendioj en Munkeno de Sándor Wagner kaj en Antverpeno, fine li studvojaĝis al Parizo kaj Romo. Post siaj studoj li instruis en mezlernejo en Budapeŝto, baldaŭ li estis lernejestro. Krom la instruado li pentradis precipe virinajn portretojn, altarajn bildojn. Li havis edzinon kun filo (vidu la supran bildon!).
Elektitaj pentraĵoj
- freskoj en Preĝejo Bernardo de Clairvaux (Eger) (1887)
- freskoj de Abateja preĝejo de Zirc (1891)
- Piéta (1881, en Arthalo Budapeŝto la tria loko en konkurso)
- vidu la malsuprajn bildojn!
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
Sonĝeto
Pierette
Virina portreto
Sonĝanta knabino
Rideta knabino
Knabina portreto
Virino kun rozo
Virina portreto
Madono kun infano
Infana portreto
Portreto de juna damo
Virina portreto
Portreto de Gizella Hamza
Portreto pri Richárd Pauli