
Quick Facts
Biography
Eugène NOËL (28-a de marto 1855 en Nancio – 8-a de februaro 1921 samloke) estis franca esperantisto kaj militista kuracisto.
Noël estis unue militkuracisto en Alĝerio kaj parolis flue la araban lingvon. Li verkis araban gramatikon, sed, ne sufiĉe kontenta pri sia laboro, mem detruis sian manuskripton. Tiu detalo montras, kiom severa li estis kontraŭ si mem.
Longatempe Noël estis sekretario de la grupo de Nancio (Nancy), kies animanto li estis kun Frecotkaj Henri Maresquelle. Komitatano de Société pour la propagation de l'Espéranto. Li skribis kaj verkis senhalte kaj kunlaboris ĉe la Esperantaj revuoj L'Espérantiste, La Revuo, Juna Esperantisto, Oficiala Bulteno de TEKA ktp. Li estis la precipa kunlaboranto de Cart en , Lingvo Internacia kaj recenzisto. Noël direktis la ,Lorenan-Esperantan gazeton' (1905-1908), kaj poste la Lorenan Stelon. Li kontribuis al Anatomia Vortaro kaj Literatura Almanako. Sed precipe li estis laborema tradukisto de klasikaĵoj. L. Bastien juĝas en Enciklopedio de Esperanto en 1933: "stilo rimarkinde bela, tradukoj mirinde fidelaj".
Nekrologo verkita de Th.C. aperis (sur enmetita folio) en postmilita eldono (numeroj 248-252 - 1914-1920) de Lingvo Internacia.
Elektitaj verkoj tradukitaj
- Lord George Byron:
- Ĉielo kaj Tero 1906.
- Rolandkanto, 1906.
- Aristofano: Plutos, 1906. 2a eld. 1998.
- Plaŭto: Rudens, kvinakta komedio, 1906.
- René Descartes: Parolado pri la Metodo (kun prof. Thiaucourt) 1906.
- Racine:
- Esther, tragedio, 1906.
- Athalie, tragedio, 1906.
- Planard: Procirkonstanca Edzo, vaŭdevilo, 1908.
- Frederic Mistral: Mirejo (kun Paul Champion) 1909.
- Huot-Sordot: En la lando de la Blanka Monto, 1913.
Bibliografio
- Szerdahelyi, István. Krestomatio de Esperanta Literaturo. Tekstoj, dataro, bibliografio. Vol. III. Budapest 1982, p. 105-108 (kun foto)
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Eugène Noël en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Enciklopedio de Esperanto/N en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).