Eszter Tari
Quick Facts
Biography
Eszter Tari [ester], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tari Eszter estas hungara pentristo, altlerneja instruisto.
Eszter Tarinaskiĝis la 31-an de decembro 1976 en Pécs.
Biografio
Eszter Tari abiturientis en belarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1996, somere ŝi lernis en liberlernejo de Zebegény. Ŝi akiris diplomon en Universitato de Pécs en 2004. Ŝia ĉefinstruisto estis Sándor Pinczehelyi. Dum la studentaj jaroj ŝi profitis stipendiojn por plulerni en Indonezio (1998), Germanio (2001), Japanio (2002). En la lernojaro de 2004 ŝi instruis en mezlernejo en Pécs, poste jam en la universitato. En 2007 ŝi estis gastoprofesoro en indonezia universitato. Post 3 jaroj ŝi akiris sciencan gradon DLA en Universitato de Pécs. Ŝi ricevis kelkajn premiojn ekde 1997.
El solaj ekspozicioj
- Pécs (2001, 2009)
- Budapeŝto (2002, 2009)
- Kaposvár (2004)
- Surakarta (2007)
- Yogyakarta (2010)
- Herceg Novi (2012)
El kolektivaj ekspozicioj
- Karlsruhe (2001)
- Pécs (2003, 2009)
- Budapeŝto (2007)
- Yogyakarta (2010)
- Ĝakarto (2011)
Elektitaj pentraĵoj
- Intro XI (2008, vidu la bildon!)
- Faktor I.
- Kato de Rubens