Erzsébet Udvardi
Quick Facts
Biography
Erzsébet UDVARDI [erĵEbet], hungare Udvardi Erzsébet, Esperante ’’Elizabeto Udvardi’’ estas hungara pentristo.
Erzsébet Udvardi naskiĝis la 27-an de decembro 1929 en Baja kaj mortinta la 4-an de februaro 2013 en Keszthely.
Biografio
Erzsébet Udvardi komence lernis pentradon en sia naskiĝurbo de Gyula Rudnay, poste ŝi frekventis Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto, kie ŝi lernis ekzemple de Gyula Hincz, Aurél Bernáth, Endre Domanovszky, Géza Fónyi. Ekde 1958 ŝi vivas en Badacsonytomaj, kie ŝi ŝatas pentri la pejzaĝojn. En 1961 ŝi ricevis stipendion. Baldaŭe ŝi pentradis ankaŭ sakralajn temojn. Li ricevis premion Kossuth en 1999, ĝis tiam ekde 1962 ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj ekspozicioj
Precipe ŝi ekspoziciadas enlande, sed pli malofte ankaŭ eksterlande, ekzemple en Vieno, Boston, Kolonjo, Venezio, Parizo, Lublin.
Ŝiaj verkoj troveblas ankaŭ en diversaj hungaraj muzeoj.
Verkaro
- pentraĵoj
- altarobildoj kaj similaj verkoj en preĝejoj