Erzsébet Kertész
Quick Facts
Biography
Erzsébet Kertész [erĵEbet kertEs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kertész Erzsébet estis hungara verkisto, bibliotekisto, redaktoro. Ŝiaj pseŭdonimoj estis Elbert S. Payne kaj Marjorie Wyne.
Erzsébet Kertész [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1909 en Szolnok, ŝi mortis la 25-an de marto 2005 en Budapeŝto.
Biografio
Erzsébet Kertész akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1933. Post siaj studoj ŝi estis bibliotekisto, baldaŭ vicĉefredaktoro en eldonejo. Ekde 1940 ŝi vivtenis sin el verkado. Ŝi verkis ĉefe porjunularajn romanojn, tial la aktuala politiko neniam tuŝis ŝin. Kovrilpaĝoj de ŝiaj libroj estis striaj, pluraj generacioj legis ilin. Kelkfoje ŝi tradukis el la rusa kaj bulgara lingvoj. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1967-1999.
Elektitaj romanoj
- Úrilányok (1929) - noveloj)
- Gyönyörű nyár! (1935) - romano
- Zsuzsi a Vadrózsa Szövetségben (1943) - porjunulara romano
- Zsuzsi menyasszony lesz (1947) - porjunulara romano
- Mint fűszál a réten… (1950) - porjunulara romano
- Kaland a Szamócában (1957) - porjunulara romano
- Teleki Blanka (Blanka Teleki), (1966) - biografia romano
- A lámpás hölgy (1976) - porjunulara romano
- Kossuth Zsuzsanna (Zsuzsanna Kossuth), (1983) - biografia romano
- A három Róza (1995) - romano
- Fiút vártak, lány született (2000) – romana membiografio
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto