peoplepill id: edward-alfred-millidge
EAM
United Kingdom Great Britain England
1 views today
1 views this week
Edward Alfred Millidge
English esperantist

Edward Alfred Millidge

The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Edward Alfred MILLIDGE [miliĝ] (naskita la 13-an de julio 1865 en Kingston on Thames; mortinta la 22-an de marto 1941) estis angla komercisto, esperantisto kaj vortaristo, membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (eksiĝis en julio 1932).

Esperantisto kaj redaktoro

Esperantisto de novembro 1903, Milligde ĉeestis de 1905 ĝis 1911 la Universalajn Kongresojn en Bulonjo ĉe Maro, Ĝenevo, Kembriĝo, Dresdeno, Barcelono kaj Antverpeno. Li redaktis kun kaj sen W. W. Mann kaj A. E. Wackrill la periodaĵon "The British Esperantist" de Brita Esperanto-Asocio kaj verkis multajn artikolojn. Kune kun Herbert F. Höveler (pseŭdonimo Ĉefeĉ) li verkis la unuan "Esperanto-ŝlosilon" celantan vastan informadon, kiu aperis en 1905.

Vortaristo

Millidge kompilis klasikan Esperanto-Anglan Vortaron (The Esperanto-English Dictionary) kiel parulo al la Angla-Esperanta de Joseph Rhodes (1908). Ĝia unua eldono aperis en 1912 kaj estis represita dum jardekoj: 4a reviziita kaj plilarĝigita eldono en 1922, 5a reviziita kaj plilarĝigita 1924, senŝanĝa represo en 1931, 1942 (kun aldono de la tiamaj Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro), 1947 kaj lastan fojon en 1956. En 1957 aperis suplemento al la vortaro verkita de Donald Broadribb, jam en 1924 "Indekso de la anglaj vortoj en la vortaro de Edward A. Millidge", verkita de George E. Gordon.

Literaturo

  • 1914: Kandidatoj al la Lingva Komitato (1914). Oficiala Gazeto Esperantista 6a jaro 1914 n-ro 8 (63), p. 177

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Niaj mortintoj, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Edward Alfred Millidge is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Edward Alfred Millidge
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes