Dezső Sulyok
Quick Facts
Biography
Dezső Sulyok [deixO ŝujok], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sulyok Dezső estis hungara politikisto.
Dezső Sulyok [1] naskiĝis la 28-an de marto 1897 en Simaság. Li mortis la 18-an de majo 1965 en Novjorko.
Biografio
Dezső Sulyok frekventis gimnazion en Pápa, poste li estis soldato dum la 1-a mondmilito. Li plulernis por estis policano, poste li estis policano en Pápa. Li denove plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li doktoriĝis el juro. Li estis advokato en Pápa en 1924. Li okupiĝis ankaŭ pri politiko kaj li estis elektita estrarano en la municipo en 1929. Li elektiĝis parlamenta deputito inter 1935–1939 kaj 1945–1947. Li rifuzis kaj la naziojn kaj la komunistojn. Dum dominado de la nazioj li devis kaŝiĝi, dum dominado de la komunistoj li rifuĝis al Usono.
Memorigiloj
- busto en Pápa en 2002
- memortabulo en Pápa en 1994