Dénes Berényi
Quick Facts
Biography
BERÉNYI Dénes (bere:nji) estis hungara meteorologo, universitata profesoro. Li naskiĝis en Karánsebes la 21-an de septembro 1900 kaj mortis en Debrecen la 3-an de novembro 1971. Lia filo estis Dénes Berényi (fizikisto).
Biografio
Dénes Berényi finis la universitaton en Debrecen (1926), li doktoriĝis (1927) kaj li iĝis asistanto en la geografia instituto de universitato. En 1933 oni habilitis lin privatprofesoro. En 1934 oni komisiis lin por gvidi la Meteorologian Instituton de universitato. Ekde 1951 li estis katedrestro. Inter 1958–1962 li estis dekano. Li estis kunulradaktoro de serio Acta Universitatis Debreceniensis de Ludovico Kossuth Nominatae (1954–62) kaj de jarlibro Acta Geographica Debrecina (1966–70). Li estigis meteorologian stacion en la areo de universitato, kiun li evoluigis observatorio. Li estis laŭreato de Memormedalo Hegyfoky (1955).
Verkoj ĉefaj
- A magyarországi dohánytermelés különös tekintettel Szabolcsvármegyére (Debrecen, 1937);
- A burgonya termesztése és összefüggése az időjárással (Debrecen, 1942);
- A talajmenti réteg éghajlata (kun József Száva-Kovács, Bp., 1948);
- Mezőgazdasági meteorológia (kun Aujeszky László kaj Béll Béla, Bp., 1951);
- Mikroklimatologie… (Bp.-Stuttgart, 1967).
Literaturo
- Justyák J.: Dr. B. D. professzor emlékére (In memoriam professoris Dr. Dionysii B., Debrecen, 1971).