peoplepill id: delfi-dalmau-i-gener
DDIG
Spain
3 views today
4 views this week
Delfí Dalmau i Gener
Spanish Esperantist, linguist and educationist (1891-1965)

Delfí Dalmau i Gener

The basics

Quick Facts

Intro
Spanish Esperantist, linguist and educationist (1891-1965)
Places
Gender
Male
Birth
Place of birth
Figueres, Alt Empordà, Comarques Gironines, Girona Province
Death
Place of death
Barcelona, Barcelonès, Àmbit metropolità de Barcelona, Barcelona Province
Age
74 years
The details (from wikipedia)

Biography

Delfí DALMAU i GENER [delfí dalmáŭ i ĵené] (naskiĝinta la 31-an de julio 1891 en Figuereso; mortinta la 15-an de aprilo 1965) estis kataluna esperantisto, lingvisto, kaj instruisto de la kataluna, hispana, franca kaj angla lingvoj. Fondinto de Dalmau-Liceo en Barcelono, 1920, kun filioj en kvin aliaj urboj. Esperantisto de 1909. Plurfoje komitatano kaj prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio (1924-1928). Fondinto de la Esperanto-movado en Bahio Blanka (Argentino). Kunlaborinto, redaktoro de Kataluna Esperantisto. Premiito kaj juriano de la Internaciaj Floraj Ludoj. Kunlaboris en La Revuo, Esperanto kaj Heroldo de Esperanto. Aŭtoro de du katalunaj romanoj kaj pluraj eseoj, kaj de avangarda pedagogiaj verkoj por la kataluna (i.a. la unua surbendigita lernomaterialo, en la 1930-aj jaroj, kun la voĉoj de Pompeu Fabra kaj Mercè Rodoreda). En 1933 li fondis la katalunlingvan semajnan kulturan gazeton Clarisme, kie regule aperis materialoj pri esperanto, i.a. tradukoj el ĝi (nemalofte kiel ponta lingvo). Post la milito li estis kondamnita al dudek jaroj da mallibero pro sia katalunisma aktiveco, el kiuj li efektive pasigis en karcero jaron kaj duonon. Li estas konsiderata unu el la fruaj aŭtoroj de sociolingvistiko.

Verkaro

Katalunlingva

  • Seny i atzar. Llibreria Catalònia, Barcelona, 1932.
  • Una altra mena d'amor. Edicions Clarisme, Barcelona, 1933.
  • Polèmica. Edicions Clarisme, Barcelona, 1934.
  • Sinceritat. Imp. Flotats, Terrassa, 1938.
  • Poliglotisme passiu. Publicacions de "La Revista", Barcelona, 1936.
  • Aclariments lingüístics. Rafael Dalmau Editor, Barcelona, 1962.

Esperantlingva

  • Ilustrita lernolibro de Esperanto. 1938.
  • Stenologio kaj stenografio. Barcelona, 1955.
  • Dialekto, Dialektiko. Editorial Belpost, Barcelona, 1956.
  • Esperanta resumo de la stenologio kaj stenografio. Editorial E. Moreno Medrano, Barcelona, 1961.

    Verkoj pri Delfí Dalmau

    • Jordi Solé i Camardons. Poliglotisme i raó. El discurs ecoidiomàtic de Delfí Dalmau. Pagès Editors, Lleida, 1998. (Eseo pri Delfí Dalmau kiel pioniro de sociolingvistiko)
    • Jordi Solé i Camardons. Delfí Dalmau: Katalunismo, liberanismo kaj esperantismo (trad. Xavier Rodon i Morera). La Suplemento de Kataluna Esperantisto n-ro 3. Kataluna Esperanto-Asocio, 1998. 20 p. (Esperantlingva resumo de la antaŭa verko)

    Eksteraj ligiloj

    Fontoj

    The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
    Menu Delfí Dalmau i Gener

    Basics

    Introduction

    Verkaro

    Verkoj pri Delfí Dalmau

    Eksteraj ligiloj

    Fontoj

    Lists

    Also Viewed

    Lists
    Delfí Dalmau i Gener is in following lists
    comments so far.
    Comments
    From our partners
    Sponsored
    Delfí Dalmau i Gener
    arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes