Dávid Ney,Jr.
Quick Facts
Biography
Dávid NEY (pli juna) [nej], laŭ hungare kutima sinsekvo ifj. Ney Dávid estis hungara operkantisto (tenoro). Lia parenco estis Dávid Ney, lia frato estis Tibor Ney, lia edzino estis Ibolya Darvas.
Ney Dávid [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de junio 1945 en Gunskirchen (Germanio).
Biografio
Ney Dávid frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1926. Li estis aktoro de Teatro Magyar unu jaron, poste li lernis en la Muzikakademio. En 1929 li havis stipendion de Reĝa Operejo de Budapeŝto, en la sekva jaro li estis membro de la Operejo. En 1939 la Operejo forigis lin pro la kontraŭjudaj leĝoj, li rajtis kantadi nur antaŭ juda publiko kaj en sinagogoj. En 1944 li estis trudlaboristo en nazia Germanio, kie jam post la bataladoj li mortis.
El lia repertuaro
- Richard Wagner:
- Die Walküre — Siegmund (debuto, 1929)
- Die Meistersinger von Nürnberg — Walther von Stolzing
- Der Fliegende Holländer — Erik
- Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg — Heinrich
- Tristan und Isolde — Melot
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Borsa
- Aida – heroldo
- Il Trovatore – Ruíz
- Léo Delibes: Lakmé —
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly — Jamadori
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor – Normann
- Don Pasquale – notario
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Nathaniel
- Beethoven: Fidelio — Florestan
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci — unua kamparano