Daniela Deneva Power
Quick Facts
Biography
Daniela Deneva POWER (bulgare Даниела Денева Пауър; naskita Daniela DENEVA en Trjavna, provinco Gabrovo, Bulgario) estas bulgara-usona esperantistino.
Daniela Deneva studis geofizikon en la Universitato de Sofio kaj doktoriĝis pri sismologio en 1983. Poste ŝi laboris en la Geofizika Instituto de Bulgara Akademio de Sciencoj. De 1990 ŝi laboras en la fako pri geomagnetiko de Carnegie-Instituto de Sciencoj en Vaŝingtono. Krome ŝi instruas matematikon en Columbia, Marilando.
Daniela Deneva eklernis Esperanton en la Universitato de Sofio en 1974 kaj ekuzis ĝin samjare en Internacia Arkeologia Tendaro ĉe la Nigra Maro. Ŝi partoprenis en pluraj Universalaj Kongresoj kaj prelegis en Internaciaj Kongresaj Universitatoj.
Ŝia edzo estas Charles Power, iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Ili loĝas en Columbia.
Verkoj
- Matematika terminaro. Sofio: Bulgara Esperanto-Asocio, 1985. 159 paĝoj.
- La tertremoj - ĉu enigmo? Pisa: Edistudio, 1991. 148 paĝoj. ISBN 88-7036-044-X.
- С есперанто (и без) по света. (Kun Esperanto [kaj sen] tra la mondo.) Sofio: Zaĥari Stojanov, 2010. 285 paĝoj. ISBN 9789540904580.
Eksteraj ligiloj
- Sinprezento en la retejo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono