Dániel Hamar
Quick Facts
Biography
Dániel Hamar, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hamar Dániel estis hungara popolmuzikisto, geofizikisto, kontrabasisto.
Dániel Hamarnaskiĝis la 22-an de januaro 1951 en Budapeŝto.
Biografio
Dániel Hamar komencis pianludi en aĝo 7. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, dum lernado li estis kontrabasisto de la gimnazia orkestro. Li akiris geofizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1974. Dum la studentaj jaroj li komencis interesiĝi pri la popolmuziko kaj en 1973 li establis orkestron "Muzsikás". Post la diplomo li laboris 2 jarojn en geofizika instituto, poste en la menciita universitato. En 1994 li kandidatiĝis (Ph.D). Li okupiĝas pri kosmoesploro. Li ricevis premion Kossuth en 1999 kiel membro de la orkestro, antaŭe kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li havas edzinon, kiu naskis 4 filojn inter 1978-1993.
Lia scienca verko
- Whistlerek illesztett szűrése (disertaĵo, 1994)