peoplepill id: christof-krick
German esperantist
Christof Krick
The basics
Quick Facts
The details (from wikipedia)
Biography
Christof KRICK [kristof krik] (* 1973) estas germana esperantisto kiu venas origine el Meschede (Saŭrlando).
Li eklernis Esperanton en 1999. En 2001 li fondis la Esperanto-muzikgrupon "La Kuracistoj", por kiu li tradukis entute naŭ kantotekstojn.
Post kelkaj jaroj li fariĝis unu el la organizantoj de la ĉiujara Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo. Nun li estas estrarano de Germana Esperanto-Asocio; lia laborkampo estas edukado de Esperanto-instruistoj. Krome li estas kasisto kaj membroadministranto de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj , la germana sekcio de ILEI.
Christof Krick estas diplomita komputisto. Li nun loĝas en Winterberg kaj laboras kiel gimnazia instruisto de matematiko kaj komputiko.
Notoj, referencoj
Eksteraj ligiloj
The contents of this page are sourced from Wikipedia article.
The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Christof Krick is in following lists
By work and/or country
comments so far.
Comments
Credits
References and sources
Christof Krick