Cecil Morris Bean
Quick Facts
Biography
A
Wilfrid M. Appleby
Wilfrid M. APPLEBY (naskiĝis en 1892, mortis en majo 1989) estis UEA-delegito en la angla urbo Cheltenham de 1931 ĝis 1987. Filatelisto. Aŭtoro de Ĉu vi scias? (Esperanto Publishing Company, Ltd., 1944) kaj muzikfolio "Kongresanino." Redaktoro de Guitar News, la oficiala organo de International Classic Guitar Association.
B
Cecil Morris Bean
Cecil Morris BEAN estis brita matematikisto kaj esperantisto. En 1937, en lia traduko publikiĝis la romano La Naiveco de Pastro Brown de Gilbert Keith Chesterton, kaj en 1954 li publikigis Matematikan terminaron, kiu aperis kiel aparta libreto, sed ankaŭ dissendiĝis kiel dua parto de la Jarlibro 1954 de Universala Esperanto-Asocio.
James Andrew Blaikie
James Andrew BLAIKIE (blejki) (naskiĝis la 4-an de aprilo 1846, mortis la 21-an de decembro 1929) estis angla esperantisto, konata matematikisto, universitata ekzamenisto kaj montogrimpisto. Li esperantistiĝis en 1905. Li kunlabore tradukis La malbela anasido tiujare kaj Bela Joe en sia lasta jaro.
John J. Boutwood
John J. BOUTWOOD (baŭtŭud) (naskiĝis la 14-an de novembro 1860 en Luton) estis angla komercista sekretario kaj esperantisto, kiu aktivis inter alie kiel gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. Li esperantistiĝis en 1912, estis vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio, prezidanto de la loka Esperanto-grupo en Hastings. Li verkis plurajn esperantlingvajn teatraĵojn.
Albert Boyce
Albert E. BOYCE (mortis la 31-an de julio 1965 en Londono) estis brita esperantisto kaj multjara delegito de UEA en Bristol.
Josiah A. Briscoe
Josiah A. BRISCOE (naskiĝis en 1908, mortis la 26-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Harrogate, Britio.
C
Horace J. Clayton
Horace J. CLAYTON estas brita esperantisto. Li aparte aktivis en sia hejmurbo Sheffield.
Alexander Coutts
Alexander COUTTS (kuts) (mortis en 1958) estas brito kaj skoto. Li estas liberpensulo, dum pluraj jaroj sekretario de Edinburga Esperanto-Societo kaj fervora membro de Frataro de Britaj Kristanaj Esperantistoj.
Percy James Cameron
Percy James CAMERON (kameron), (Norémac), brito, oficisto. Nask. 5 sept. 1884 en Londono. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo. Eklernis Esperanton en 1905. Sekretario de la Londona Esperanto-klubo 1912-16. Verkis recenzojn por British Esperantist, E kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.
D
Robert Augustus Davis
Robert Augustus DAVIS (dejvis), anglo, romkatolika pastro. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1860 en Bath. Prezidanto de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj. Artikoloj en The Esperantist, 1903. Li estis aktiva Esperantisto.
Donald R. Duncan
Donald R. DUNCAN (naskiĝis en 1907, mortis la 25-an de decembro 1969 en Teddington, Britio) estis brita kemiisto kun akademia titolo de "doktoro" (Ph.D., B.Sc.) kaj esperanta terminologo pri sia fako.
Duncan estas konata kiel aŭtoro de "kemia vortaro angla-Esperanto" (1956). Li estis fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri kemio ekde 1936, prelegis en Internacia Somera Universitato (ISU) dum Universalaj Kongresoj kaj regule kontribuis al Scienca Revuo.
Fraser S. Dunbar
Fraser S. DUNBAR (1926 - aŭtune 2000) estis iama delegito kaj gvidinto de kursoj en Ipswich (Britio). Aparte lastatempe, li grave kontribuis al la administra laboro de Esperanto-Asocio de Britio.
E
A. J. Edmonds
A. J. EDMONDS estis angla esperantisto, anglikana pastro. Mortis 71-jara en la 19-a de junio 1914 en Great Gransden. Pioniro en Britujo. Trad. Hiawatha de Longfellow, multon el Homero, k. a., kaj partoprenis la tradukon de la Nova testamento.
Arthur Edmondson
Arthur EDMONDSON (naskiĝis en 1899, mortis la 9-an de novembro 1976 en Jorkŝiro, Britio) estis brita esperantisto. Li lernis Esperanton en 1928 kaj estinta unu el la plej aktivaj movadanoj en la urboj Bingley, Bradford kaj Keighley, kie li gvidis multajn Esperanto-kursojn. Kun sia edzino Ethel li membris en BEA kaj UEA dum kvardeko da jaroj.
Michael J. Elliott
Michael J. ELLIOTT (eljot) estis angla esperantisto, metodista pastro, d-ro teol. Nask 28 okt. 1852 en Carlisle. Ricevis ateston de Z mem en la unuaj tagoj Ceestis la UK en Boulogne, 1905. Partoprenis la kontroladon de la trad. de Malnova testamento.
Ethelmer Ellis
Ethelmer ELLIS (pseŭdonimo: Ben Elmy, naskiĝis la 15-an de marto 1838, mortis la 3-an de marto 1906) estis angla esperantisto. Li estis pioniro en Britio. Li tradukis multe da poemoj Esperanten, inter ili La Princino de Tennyson.
F
David Featherstone
David FEATHERSTONE (naskiĝis en 1923, mortis la 8-an de marto 2002) estis Esperanto-instruisto kaj reprezentanto de Asocio de Esperanto-instruistoj en Britio, fakdelegito de UEA pri biblioj kaj diservoj kaj estrarano de Kristana Esperantista Ligo Internacia.
Harold Fillingham
Harold FILLINGHAM (naskiĝis en 1909, mortis la 18-an de aprilo 1996) estis brita esperantisto. Pli ol 20 jarojn delegito en Nottingham (Britio) kaj longtempa sekretario de la loka klubo, li verkis pri sia juneco aŭtobiografian libron en Esperanto, Bulwell.
James Lloyd Ford
James Lloyd FORD (naskiĝis en 1915, mortis en septembro 1979) estis ekde 1957 fakdelegito pri konstruado kaj SOS-aŭtoservo en Walton-on-Thames, Britio).
Tom C. Fraser
Tom C. FRASER (naskiĝis en 1908, mortis en 1992 en Kirkcaldy, Britio) estis dumviva UEA-membro kaj delegito en Kirkcaldy.
Dorothy Fulford
Dorothy FULFORD (naskiĝis en 1920, mortis la 19-an de julio 1996 en Redland, Britio), dum kvarona jarcento delegito en Bristolo, fakdelegito pri SOS-aŭtoservo kaj virinaj aferoj kaj iama sekretariino de Bristola Esperanto-Societo.
G
Leonard Ivor Gentle
Leonard Ivor GENTLE (mortis la 20-an de decembro 1988 en Londono, Britio) estis dumviva membro de UEA. Li verkis aŭ tradukis pli ol 140 himnojn en Esperanton, kaj ludis orgenon ĉe la monataj Esperanto-diservoj en Londono dum pli ol 26 jaroj.
Herbert V. George
Herbert V. GEORGE (mortis la 10-an de decembro 1991 en Torpoint, Britio) estis brita esperantisto, delegito de UEA kaj prezidanto de la grupo en Plymouth.
H
James Tyler Harrod
James Tyler HARROD (naskiĝis la 19-an de januaro 1870 en Hayes) estis angla lernejestro kaj esperantisto. Li estis instruisto en kvakeraj lernejoj 1891-1930, kaj en 1922 komencis Esperantan instruadon en la lernejo de Sibford. Ekde 1931 li estis sekretario de la Kvakera Esperantista Societo.
Mabel Harrod
Mabel HARROD (naskiĝis la 20-an de julio 1871 en Ackworth) estis anglino kaj instruistino. Ŝi instruis en liceoj kaj gastlernejoj inter la jaroj 1892 kaj 1930. Ŝi estis lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de Nacioj. Ŝi multe propagandis Esperanton.
Peter Harvey
Peter HARVEY (naskiĝis en 1915, mortis la 5-an de marto 1997), 50 jarojn aktiva en la regiono de Glasgovo (Britio) kaj 2S jarojn en Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, prezidinto de Glasgova Esperanto-Societo (1985-86).
J. T. Haxton
J. T. HAXTON (mortis en 1958) estis butikisto en St Andrews. Li eklernis Esperanton en 1901.
William Henry Hirst
William Henry HIRST (herst), anglo, komercisto, instruisto de stenografio kaj Esperanto. Naskiĝis en la 3-a de julio 1880 en Huddersfield. Unua prezidanto de la tiea Esperanto-Grupo, 1908, kaj ofte de tiam sekretario aŭ prezidento.
John Thomas Holmes
John Thomas HOLMES (hoŭms) (ps. J. T. H.) (naskiĝis la 9-an de decembro 1868 en Morton) estis anglo kaj lankomercisto. Multjare sekretario kaj prezidanto grupa kaj federacia; vicprezidanto de BEA, ano de LKK por Ia Oxforda UK. Unua alilandano parolinta Esperante per radio en Germanio. Faris centojn da propagandaj prelegoj kaj gvidis multajn kursojn.
Nora Holmes
Nora HOLMES (naskiĝis en 1902, mortis la 14-an de majo 1993) estis vidvino de honora UEA-prezidanto Harry Holmes. Ekde 1927 ŝi estis motoro de la Londona Esperanto-klubo. Ŝi estis UEA-fakdelegito pri virinaj aferoj, kampo sur kiu ŝi aktivis ankaŭ ekster la Esperanto-movado.
Patricia Holt
Patricia HOLT (naskiĝis en 1925, mortis la 21-an de januaro 1990 en Sandown, Anglio) estis dumviva membro de UEA.
John Edward Hookham
John Edward HOOKHAM (hukm), anglo, urboficisto. Naskiĝis en la 15-a de aŭgusto 1880 en Londono. Esperantistiĝis 1911. De 1922 vicsekr. de IKUE. De 1926 sekr. de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj.
Richard Howard
Richard HOWARD estas aktiva brita esperantisto. Li studis lingvojn en Nordirlando, kaj li iam laboris kiel prezentisto en la ĉeĥa raduio en Prago. Nun li loĝas en Northampton, kie li pasigis la junaĝon.
I
Lizzie Iddon
Lizzie IDDON estis angla esperantistino, kiu naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1867 en Accrington kaj mortis la 19-an de januaro 1960, 92-jara. Ŝi fondis Esperanto-grupojn en Southport kaj Accrington, kaj ekde la jaro 1910 estis esperanta instruisto. En 1914 ŝi kroniĝis "Reĝino" kun ora medalo ĉe Literatura Esperanta Konkurso por originala versaĵo.
Harry Ingham
Harry INGHAM, anglo, instruisto en gimnazioj. Li mortis en 1968, 84-jara. Esperantisto 12949. Del. de UEA en Bury.
Aaron Irvine
Aaron IRVINE estas brita esperantisto, kiu vivas en la urbo Carrickfergus de norda Irlando. Ekde la 2000-aj jaroj li flegas la ampleksan retejon lingvo.org.
J
Ernest Bertram Johnson
Ernest Bertram Johnson (ĝonsn), anglo, helpadministranto en kuirista fako de brita mararmeo en Portsmouth. Nask.14 okt. 1889 en P. Esperantistiĝis en 1909. Dum pluraj jaroj gvidis I, grupon en P ĉiuflanke.
K
Elfric Leofwin Kearney
Elfric Leofwin KEARNEY (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1856 en Wimbledon, mortis la 29-an de novembro 1913) estis angla edukada ekzamenisto kaj esperantisto. Li estis pioniro de literatura tradukado al Esperanto, publikigante inter alie la verkaĵon La aventuroj de Alicio en Mirlando de Carroll, 1910, 132 p. Korektita kaj reeldonita, kun la ilustraĵoj de John Tenniel anstataŭ tiuj de Le Fanu, Evertype, 2009. ISBN 978-1-904808-20-6
Albert King
Albert KING (naskiĝis en 1910, mortis la 3-an de junio 1992) estis UEA-fakdelegito pri arto en Bristolo (Britio).
Gerald Kyffin-Taylor
Gerald KYFFIN-TAYLOR (naskiĝis la 9-an de marto 1863 en Liverpool) estis brita parlamentano, solicitoro, notario, brigada generalo kaj esperantisto. Inter 1910 kaj 1915 li estis membro de la brita parlamento House of Commons. Li estis protektanto de la Esperanto-grupo en Londono.
L
Mary Larrad
Mary LARRAD (naskiĝis en 1910, mortis en oktobro 2000 en Old Colwyn, Britio) estis dumviva membro, iama delegito pri virinaj aferoj. Ŝi forte interesiĝis pri kantado en Esperantokaj kunlaboris kun John en la pretigado de « BEA Kantokolekto » en 1971.
Ken Lawrence
Ken LAWRENCE (mortis 49-jara en 1958) estis angla esperantisto. Post la Dua Mondmilito li estis kasisto de la Esperanto-klubo de Birmingham, kaj dum kelkaj jaroj funkciis kiel peranto de la Belarta Konkurso de UEA.
Richard Lishman
Richard LISHMAN [liŝmn] (naskiĝis la 25-an de novembro 1850 en Newcastle-on-Tyne) estis angla esperantisto kaj ekslernejestro. Li estis honora prezidento de Nordorienta Esperanto-Federacio. Dum kelkaj jaroj li instruis Esperanto-kursojn.
Edward G. Lock
Edward G. LOCK estis brita esperantisto. Kun Mason Stuttard li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).
Alfred Wheeler Lyndridge
Alfred Wheeler LYNDRIDGE [lindriĝ] estis brita esperantisto kaj instruisto pri komerco. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaranto de Pitmana Stenografio al Esperanto.
M
Agnes Gibson Macfarlane
Agnes Gibson MACFARLANE (mkfarlen) estis skota librotenistino kaj esperantistino. Multajn jarojn ŝi estis la prezidantino de la Esperanto-societo en Partick kaj funkciis kiel delegito de UEA en la urbo.
Diccon Masterman
Diccon MASTERMAN (naskiĝis la 7-an de julio 1941) estas brita esperantisto. Esperantistiĝis en 1959. Magistro pri modernaj lingvoj. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1981-1985), estrarano de UEA (1986-1989). Loĝas en Italio.
Bob Mellors
Bob MELLORS (naskiĝis en 1950, mortis la 24-an de marto 1996 en Varsovio (murdo)) estis brita esperantisto kaj kunfondinto de Gay Liberation Front (Gej-Liberiga Fronto) en Britio.
William Percy Merrick
William Percy MERRICK (merik) (naskiĝis la 2-an de novembro 1868 en Shepperton, mortis la 7-an de novembro 1956) estis anglo kaj esperantisto. Kolektis tradiciaĵojn. Esperantistiĝis en 1903. Propagandas inter blinduloj. Kasisto de la gazeto Esperanta Ligilo.
Peter Miles
Peter MILES (naskiĝis en 1929, mortis en januaro 2005) seninterrompe membris en UEA ekde 1953. Per tutpaĝaj anoncoj, kiuj aperis dum jardekoj en la Jarlibro, la Esperanto Traduk-Servo de la klera ŝoforo fariĝis ĉie konata.
N
Stanley D. Nisbet
Stanley D. NISBET (naskiĝis en 1912, mortis la 14-an de aprilo 2004) estis brita esperantisto, delegito kaj fakdelegito pri edukado en Glasgow (Britio).
H. Nursall
H. NURSALL (naskiĝis en 1905, mortis la 6-an de februaro 1977 en Bedford, Britio), estis brita esperantisto. Kvankam lerninte Esperanton nur post sia pensiiĝo, estis unu el la ĉefaj lokaj aktivuloj dum la lastaj jaroj.
O
Adrian Oates
Adrian OATES (mortis la 8-an de marto 2000 estis brita esperantisto). Li estis ĉefo de Chester Esperanto-Asocio, longdaŭra membro de la Nordokcidenta Esperanto-Federacio kaj de EAB, delegito de UEA kaj radioamatoro.
Tim Owen
Tim OWEN (naskiĝis la 16-an de decembro 1978 en Leicester, Britio) estas brita esperantisto, kiu inter la jaroj 2007 kaj 2011 estis la prezidanto de Junularo Esperantista Brita, la britia landa sekcio de TEJO, kaj sekretario en la estraro de Esperanto-Asocio de Britio ekde 2010 ĝis 2016. Li administras ekde 2010 la fondaĵon Norwich Jubilee Esperanto Foundation, deĵoris kiel redaktoro de la bulteno EAB Update dum kvin jaroj inter 2013 kaj 2018, kaj estas ekde 2016 la redaktoro de la revuo La Brita Esperantisto. Li (kun)organizas ĉiun britan kongreson ekde 2012 kaj en 2018 kunaŭtoris kun Judith Meyer la lernolibron Complete Esperanto.
P
E. Robert Penny
E. Robert PENNY (naskiĝis en 1909, mortis 1993 en Bury St. Edmunds, Britio) estis membro de UEA seninterrompe ekde 1938 kaj multajn jardekojn servis en la Delegita Reto kiel delegito kaj fakdelegito pri mana teksado kaj SOS-aŭtoservo.
Walter Glover Phipps
Walter Glover PHIPPS [fips] (naskiĝis la 24-an de julio 1885 en Cheltenham) estis angla esperantisto kaj komizo. Li estis sekretario de la Cheltenhama Esperanto-grupo de 1913 ĝis 1926 kaj delegito de UEA de 1914 ĝis 1930.
John William Pickard
John William PICKARD [pikard] (naskiĝis la 16-an de julio 1866 en Leeds) estis angla esperantisto kaj kontisto. Li estis esperantisto de 1899. Dum 4 jaroj li estis prezidanto de la Esperanto-societo de Manchester.
Harold Pilling
Harold PILLING (naskiĝis en 1888, mortis 1957 en Burnley, Britio) estis iama Prezidanto de la grupo en Burnley. Eklernis Esperanton en 1908, kaj en 1956 elektiĝis Fratulo de BEA.
Everleigh M. Preston
Everleigh M. PRESTON (naskiĝis en 1899, mortis la 17-an de januaro 1973) estis vicdelegito en Bristol (Britio). Krom havi funkcion en Brita Esperantista Asocio, li estis dum pli ol trideko da jaroj membro de UEA ĝis la morto.
R
Eric Revill
Eric REVILL, anglo kiu pasigis jardekojn en gvidado en Esperanto-Societo en Manĉestro kaj en la nord-okcidenta federacio. Post transloĝiĝo al norda Kimrio, li diligente instruis la lingvon al dekoj da gelerantoj.
Jamesa Roberts
Jamesa ROBERTS, anglo, lernejestro, 1859-82. Nask. 21 apr. 1839 en Constantine. Esperantistigis en 1922. 88-jara gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco. La plej aĝa Esperantisto de Britujo.
George William Roome
George William ROOME (rum) (naskiĝis la 27-an de novembro 1864 en Sheffield, mortis la 16-an de septembro 1958) estis anglo kaj instruisto pri angla lingvo. Esperantistigita de Richard H. Geoghegan en 1888. Prezidanto de la Esperanto-Federacio de Yorkshire. Prezidanto de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) de 1930.
Olive Rossetti
Olive ROSSETTI (naskiĝis en 1921, mortis en 1993 en Gosport) estis la dua edzino de Reto Rossetti kaj ofta kongresano.
S
Simon Saft
Simon SAFT (naskiĝis en Lankaŝiro, mortis 66-jara la 2-an de septembro 1965) estis brita esperantisto el Salford. Kvankam li lernis Esperanton nur en 1951, li de tiam estis tre aktiva precipe en la brita movado.
John Reynolds Salter
John Reynolds SALTER (mortis la 10-an de majo 1989 en Exeter, Britio) estis dumviva membro de UEA.
Francis William Shaw
Francis William SHAW (ŝo) estis angla inĝeniero kaj esperantisto, naskiĝinta la 19-a de aprilo 1873 en Manchester. Li esperantistiĝis en 1909 kaj plurajn jarojn estis la sekretario de la Esperanto-Societo de Coventry.
George Shepherd
George SHEPHERD (mortis 76-jara la 27-an de februaro 1970) estis brita esperantisto en Newcastle-upon-Tyne. Li lernis Esperanton en 1910, kunfondis la lokan societon kaj regionan federacion kaj estis tre malnova membro de UEA.
Sybil V. Sly
Sybil V. SLY (naskiĝis en 1920, mortis la 2004) estis longtempa delegito de UEA en Letchworth, Britio. Ŝi estis dumviva membro de UEA jam ekde sia infanaĝo kaj fervora kluba aktivulo. Dum multaj jaroj ŝi membris en Societo Zamenhof kaj subtenis la Novjorkan Oficejon de UEA.
Gladys Gladstone Solomon
Gladys Gladstone SOLOMON, anglino. Aŭtoro de facilaj legolibroj: „E por Infanoj" kaj de alilingvaj lerniloj.
John Alan Spencer
John Alan SPENCER (naskiĝis en 1908, mortis la 2-an de marto 1999 en Londono) estis konata aktivulo de SAT kaj de ties brita branĉo.
Walter Haydn Staveley
Walter Haydn STAVELEY (stejvli) (naskiĝis la 1-an de julio 1876 en Preston) estis anglo kaj profesia pianisto. Esperantisto ekde 1912, li laŭ informo de la Enciklopedio de Esperanto en 1934 estis la prezidento de la Esperanto-societo en Preston.
John Steele
John STEELE (naskiĝis en 1896, mortis en 1996), ofta instruinto kaj UK-partopreninto, eble la plej aĝa esperantisto en Britio, forpasis en decembro. Li organizis ambaŭ britajn Esperanto-kongresojn kiujn gastigis lia urbo Southport.
Mason Stuttard
Mason STUTTARD estis brita esperantisto, verkinto de la lernolibro The Esperanto Teacher, eldonita de The Esperanto Publishing Company, 1954. Kun Edward G. Lock li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952). Li tradukis la libron Morto de trajno el la Angla de Freeman Wills Crofts; eld. de The Esperanto Publishing Company (1948).
T
Nigel Tart
Nigel TART (naskiĝis en 1966 en Ashby de la Zouch) estas esperantisto kaj matematika instruisto en Brajtono, kaj fine de la 20-a/komence de la 21-a jarcento la plej konata esperantisto en la urbo.
Eksteraj ligiloj:
- persona paĝo en facebook
- persona paĝo en twitter
Frank Taylor
Frank TAYLOR (naskiĝis en 1891, mortis la 26-an de februaro 1976 en Halifax, Britio), estis membro de UEA depost 1935 kaj dum pluraj jardekoj delegito en sia urbo.
Hilda Tharme
Hilda THARME estis aktiva brita esperantistino. Dum la plejparto de sia vivo ŝi loĝis en Bangor, Kimrio. Tie ŝi foje instruis Esperanton al gelernantoj en liceo.
Robert Ralph Tredgold
Robert Ralph TREDGOLD (naskiĝis la 3-an de decembro 1878 en Lee) estis angla esperantisto kaj solicitoro. En 1931 li estis kasisto de Brita Esperanto-Asocio. Li tradukis himnojn por la „Himnaro Esperanta".
W
Phillip C. Willey
Philip C. WILLEY (naskiĝis en 1922, mortis 1989 en Bristolo post kelkmonata malsano) estis UEA-delegito en Portishead, Anglio, kaj fakdelegito pri turismo.
Y
Kenneth John Young
Kenneth John YOUNG (naskiĝis en 1916, mortis la 22-an de januaro 1982 en Derby, Britio) estis aktiva membro de pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-organizaĵoj. Li okupiĝis i.a. pri elektronika terminaro, kiu restis inter liaj manuskriptoj.