peoplepill id: carlo-cordero-de-montezemolo
CCDM
Italy
1 views today
1 views this week
Carlo Cordero de Montezemolo
Italian esperantist

Carlo Cordero de Montezemolo

The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Markizo Carlo Cordero de MONTEZEMOLO (naskita la 7-an de aŭgusto 1858 en Mondovì; mortinta la 2-an de aŭgusto 1943) estis itala esperantisto kaj generalo.

Atinginte la rangon de majoro antaŭ la unua mondmilito, li forlasis la soldatan servon kaj sin dediĉis al kulturo de siaj grandaj bienoj. Dum la unua mondmilito li komandis montaran artilerian regimenton; li estis vundita, kaj du liaj filoj mortis en la bataloj.

Inter la mondmilitoj li loĝis en Castiglioncello, apud Livorno. Tuj post la unua mondmilito li esperantiĝis, kaj ekde tiam vigle laboris por Esperanto.

Post kelkaj jaroj, li fariĝis prezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Li prezidis plurajn italajn Esperanto-kongresojn.

Fontoj

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Carlo Cordero de Montezemolo is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Carlo Cordero de Montezemolo
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes