Cansever
Quick Facts
Biography
Džansever Dalipova (makedone Джансевер Далипова; Kalegurica, 8-an de julio 1967), pli bone konata sub la mononimo Cansever (Джансевер), estas nord-makedona, denaske turka kantaŭtoro kaj kantisto.
Biografio
Malfruaj jaroj
Cansever naskiĝis la 8-an de julio 1967 en Kalegurica, Nord-Makedonio, tiam parto de Jugoslavio. Ŝi estis la plej juna filino en terkulturista Ĥoraĥanaj ciganoj familio de sep gefiloj. Kiam ŝi estis infano, ŝi unuokuliĝis pro sageto kiun ŝi ricevis en unu el ŝiaj okuloj.
Kariero
Cansever aktivas en muzikistaj rondoj ekde ŝia junaĝo. En 1992, ŝi publikigis sian unuan albumon, Kemano Basal E Romenge, kaj estiĝis profesia muzikisto.
En 1997, ŝi aperis por la unua fojo en la televida elsendo "İbo Show" de la prezentisto İbrahim Tatlıses. Dum tiu elsendo ŝi kantis sianmaniere la faman kanton "Kara Çadır" pro kiu ŝi ekhavis nacian renomon en Turkio kaj multe populariĝis. Sekve, Cansever subskribis interkonsenton kun la diskeldonejo Ecce Müzik kaj publikigis plurajn muzikalbumojn en malsamaj lingvoj (turke, makedone kaj romae).
Privata vivo
En 1994, Cansever estis diagnozita kun ankilosa spondilito, kaj ŝi suferis pro pluraj sanproblemoj ligitaj al tiu artika malsano. Ŝi estis fine kuracigita en 2009, pli ol dek kvin jaroj post ŝia diagnozo, en Germanio, kie ŝi loĝis de 2007.
Diskaro
- Morbus Behterew (1992)
- Meçhul (1997)
- Cemalim (1998)
- Yollar Hasta Ben Yorgunum (2000)
- Farklı Yorum (2006)
- Hey Denysha (2013)
- Ben Ne Günler Gördum (2014)
- Roman Kızı (2014)
- Hala Seviyorum (2015)
- Doya Doya Arabesk (2016)
- Yenildik (2017)
- Son Ütücü (2018)
- Cansever Ce (2020)
Notoj kaj referencoj
- Tiu artikolo estas traduko de la nederlandlingva artikolo « Cansever »
- ↑ "Pop musiques : Džansever, la vedette rom qui se joue des genres", Le Courrier des Balkans, la 15-an de januaro 2021
- ↑ Cansever kimdir, nereli ve kaç yaşında? Cansever hayatı hakkında, haberturk.com, la 22-an de septembro 2020