Borbála Fekete
Quick Facts
Biography
Borbála Fekete laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fekete Borbála estis hungara pentristo, bazlerneja kaj altlerneja instruisto.
Borbála Fekete [1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1933 en Szentpéterszeg, ŝi mortis la 26-an de aŭgusto 1992 en Debrecen.
Biografio
Borbála Fekete frekventis gimnazion en Debrecen, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Altlernejo de Eger. Post la diplomo ŝi instruis en sia naskiĝvilaĝo 2 jardekojn, poste en Hajdúszoboszló jardekon. Ŝi komencis pentradi en 1964, ŝi vizitis plurajn artistajn koloniojn aŭ tendarojn. Ekde 1980 ĝis sia morto ŝi instruis en Pedagogia Altlernejo de Debrecen en statuso docento. Intertempe en 1982 ŝi akiris skulptistan diplomon en Belarta Altlernejo (Budapeŝto). Ŝi ofte aranĝis somerajn artistajn tendarojn por lernantoj kaj somere ŝi ankaŭ studvojaĝis en Eŭropo. Ŝi ricevis premiojn ekde 1968.
Ekspozicioj
- ekde 1968, la lasta postmorte en sia naskiĝvilaĝo
Memorigiloj
- fondaĵo (2011)
- strato kaj lernejo en sia naskiĝvilaĝo