peoplepill id: biruta-rozenfelde
BR
1 views today
1 views this week
Biruta Rozenfelde

Biruta Rozenfelde

The basics

Quick Facts

A.K.A.
Bīruta Rozenfelde
Work field
Gender
Female
The details (from wikipedia)

Biography

Bīruta ROZENFELDE (naskiĝis la 18-an de decembro 1933) estas latva esperantistino. Ŝi pasigis 7 jarojn de sia vivo en la Amura provinco de Soveta Unio (kiu fakte estas la samo kiel Amura provinco de Rusio), ĉar ŝia familio tien estis deportita.

Esperanta vivo

Ŝi interesiĝis pri Esperanto tra sia patro, kiu mem estis aktiva esperantisto. Post reveno al Latvio en la jaro 1956 ŝi sekvis Esperanto-kurson kaj fariĝis movada aktivulino. Bīruta Rozenfelde organizis en la jaro 1959 la unuan Baltian Esperanto-Tendaron (BET, intertempe portante la nomon Baltiaj Esperanto-Tagoj), kiu en la jaro 2014 okazos la 50-an fojon. Daŭre ŝi aktive partoprenas en la organizado de tiu evento. En la jaro 1993 Bīruta Rozenfelde faris prelego- kaj kantovojaĝon tra Finnlando. Ŝi partoprenis en multnombraj Universalaj Kongresoj kaj reprezentis la Latvian Esperanto-Asocion de 1995 ĝis 2010 kiel komitatanino A. Ŝi estas gvidantino de la Esperanto-klubo ĉe la Latva Societo de Rigo kaj vicprezidantino de Latvia Esperanto-Asocio.

Honora membro de UEA

La 20-an de julio 2013 la komitato de UEA dum sia unua sesio dum la 98-a UK de Esperanto en Rejkjaviko elektis ŝin kune kun Hallgrímur Sæmundsson kaj Roland Lindblom kiel honoran membron de Universala Esperanto-Asocio.

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Biruta Rozenfelde is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Biruta Rozenfelde
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes