Bellai Eszter
Quick Facts
Biography
Eszter Bellai [ester], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bellai Eszter estas hungara operkantisto (soprano), operetkantisto.
Eszter Bellai [1] naskiĝis la 20-an de majo 1956 en Szigetvár.
Biografio
Eszter Bellai frekventis muzikan mezlernejon en Pécs, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1982. Ŝia plej grava instruisto estis Erika Sziklay. Iom poste ŝi plulernis en Vieno. En 1984 ŝi aliĝis al opera trupo de Teatro Kisfaludy. En 1985 en kantokonjurso en Antverpeno ŝi atingis 3 unuajn lokojn. Baldaŭ ŝi estis gastokantisto en Reĝa Operejo de Budapeŝto, Nacia Teatro (Szeged), Nacia Teatro (Miskolc), Teatro Csokonai (Debrecen), Nacia Teatro (Pécs). En la sekvaj jaroj ŝi kantadis ankaŭ eksterlande (Argentino, Francio, Belgio, Germanio, Aŭstrio, Suomio, Meksiko, Israelo, Aŭstralio, Italio). Ŝi instruas private kantadon.
Ŝi ricevis plurajn premiojn inter 1985-2010, en 2005 ŝi ricevis la titolon "eterna membro de teatro Kisfaludy". Ŝi havas edzon kaj naskis 2 gefilojn.
El ŝia opera repertuaro
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — Melinda
- Hunyadi László – Szilágyi Erzsébet
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – Leonora
- Aida – titolrolo
- Nabucco - Abigel
- La Traviata - Violetta
- Don Carlos - Erzsébet
- Otello - Desdemona
- Un balo in Maschera - Amelia
- Georges Bizet: Carmen — Micaela
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Santuzza
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo
- La Bohème - Mimi
- Tosca - titolrolo
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Nedda
El ŝia opereta repertuaro
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő
- Ferenc Lehár: A víg özvegy