Béla Széchenyi
Quick Facts
Biography
Grafo Béla Széchenyi [bEla sEĉenji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Széchenyi Béla estis hungara vojaĝisto, krongardisto, geografo, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1880). Lia nobela antaŭnomo estis sárvár-felsővidéki. Lia patro estis István Széchenyi, lia frato estis Ödön Széchenyi.
Béla Széchenyi [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1837 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de decembro 1918 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Széchenyi frekventis universitatojn en Berlino kaj Bonn, poste li studvojaĝis al diversaj landoj. Li estis elektita parlamenta deputito en 1861, sed tiam la parlamento funkciis nur en tiu jaro. En la sekva jaro li vojaĝis al Ameriko. En 1865 li denove elektiĝis parlamentano. En 1867 kaj 1870 li ĉasvojaĝis al Afriko. En 1870 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filinojn. En 1877 li esplorvojaĝis al Hindio, Ĉinio, Japanio, Borneo, kie lia akompananto estis Lajos Lóczy. En 1897 li ricevis la rangon interna sekreta konsilanto, en 1901 krongardisto. Li ricevis Honoran Legion.
Verkaro (elekto)
- Amerikai utam (Mia amerika vojaĝo), (1863)
- Széchenyi Béla gróf kelet ázsiai útjának tudományos eredménye (1890-1897, ankaŭ angle kaj germane)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero SZ kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero SZ kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre en la 2-a punkto)
Vidu ankaŭ
- Seĉenia perdriko