Barna Búza
Quick Facts
Biography
Ne konfuzu kun Barna Buza!
Barna BÚZA, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Búza Barna estis hungara skulptisto, medalisto. Lia origina familia nomo estis Buzi, foje Buzy.
Barna Búza [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1910 en Vésztő. Li mortis la 16-an de oktobro 2010 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Sarkad.
Biografio
Barna Búza frekventis artan altlernejon inter 1928 kaj 1935, poste li ricevis stipendion al arta akademio en Romo. En 1930 li debutis kiel skulptisto. Dum kaj post la 2-a mondmilito li longe estis persekutita. Li estis ankaŭ parlamenta deputito inter 1971 kaj 1975. Li estis estetika konsilisto de Bagdado inter 1976 kaj 1978.
Li kreis skulptaĵojn, medalojn, reliefojn el lignaĵoj, ŝtonoj, metaloj, ceramikaĵoj, porcelanoj. Li ricevis premiojn inter 1933-2008.
Memorigiloj
- premio fondita en 2006
Liaj individuaj ekspozicioj (elekto)
- 1941, 1943, 1978, 1983, 1985, 2001, 2009 • Budapeŝto
- 1957 • Kecskemét
- 1972 • Békéscsaba
- 1979 • Esztergom
- 1989 • Sarkad
- 2010 • Herend, Sopron
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)
- 1934, 1937, 1939, 1941, 1950, 1957, 1965, 1975, 1985, 1994, 2002, 2008 • Budapeŝto
- 1938, 1942 • Venezio
- 1969 • Romo
- 1972 • Gyula
- 1983 • Esztergom