peoplepill id: antonio-caetano-coutinho
ACC
Brazil
1 views today
2 views this week
Antonio Caetano Coutinho
Brazilian Esperantist

Antonio Caetano Coutinho

The basics

Quick Facts

Intro
Brazilian Esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Birth
Age
91 years
The details (from wikipedia)

Biography

Antonio Caetano COUTINHO [antonjŭ kaetanŭ koŭtinjŭ] (naskiĝis en 1879 kaj mortis en la 15-a de februaro 1970, en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila farmaciisto kaj esperantisto. Li tradukis la verkon "Unuaj Lecionoj" de Théophile Cart kaj estis membro de la Lingva Komitato de 1905.

Coutinho lernis Esperanton en 1898, varbite de la unua esperantisto brazila, la supera juĝisto D-ro Jacome Martins Baggi de Araujo. La broŝuron "Unuaj lecionoj" de Cart li tradukis portugalen, kaj la tradukon eldonis Hachette en Parizo. Jam en 1905 li estis elektita en la Lingvan Komitaton. Multon li verkis en Esperanto, precipe por "Brazila Esperantisto", kies direktoro li estis. "Esperantaj prozaĵoj" prezentas belan tradukon lian. Antologio de Brazilaj Rakontoj estas grandparte reviziita de li.

En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

En 1950 UEA aklamis lin Honora Membro. Diplomita pri farmacio, li plenumis la oficon de fakdelegito. Centojn da kursoj per korespondado de Brazila Esperanto-Ligo li zorgeme gvidis (Esperanto 6/1970 (775), p. 98).

Tradukoj

  • Théophile Cart: Primeiras lições de Esperanto (1907)
  • Notas sobre o Esperanto no estado de Minas Gerais (1947)
  • Abilio Barreto: Resumo de la historio de Belo Horizonte: ĉefurbo de la ŝtato Minas Gerais (1949)
  • Graça Aranha: Kanaano, romano (1987)
  • Machado de Assis: Teatro (kvar komedioj), kuntraduko de M. Aveleza de Sousa,A. Caetano Coutinho,Henerik Kocher kajDébora do Amaral Malheiro (1958)
  • Rodrigo Octávio: Gongo velho, rakonto en Antologio de Brazilaj Rakontoj
  • Rosalia Sandoval: La miozoto

Bibliografio

  • 1970: Antonio Caetano Coutinho (1879-1970). [Nekrologo kun foto] en: Esperanto 6/1970 (775), p. 98
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Menu Antonio Caetano Coutinho

Basics

Introduction

Tradukoj

Bibliografio

Lists

Also Viewed

Lists
Antonio Caetano Coutinho is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Antonio Caetano Coutinho
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes