peoplepill id: antonin-slanina
Czech Esperantist
Antonín Slanina
The basics
Quick Facts
Intro
Czech Esperantist
A.K.A.
A. Slanina
Antonin Slanina
Places
was
Work field
Gender
Male
Birth
Place of death
Prague, Czech Republic
Age
75 years
The details (from wikipedia)
Biography
Antonín SLANINA (naskiĝis en 1905; mortis la 26-an de septembro 1980 post longa malsano en Prago) estis ĉeĥa esperantisto, unu el la plej konataj Esperanto-instruistoj en Ĉeĥoslovakio, aŭtoro de rektmetoda lernolibro.
Antaŭ la dua mondmilito li organizis plurajn E-klubojn. Li helpis organizi la famajn radio-elsendojn de la praga Verda Stacio kaj kunfondis la Someran Kolegion de Esperanto en Doksy, kiu siatempe ĝuis internacian renomon. Li estis redaktoro de Ligilo, aktoris en Verda Ĉaro de Julio Baghy.
Verkoj
- Esperanto per intermetodo (kserokopiita manuskripto, 180 p.)
- La maskoj (elsendis Verda Stacio)
Tradukoj
- Olga Horáková: Epizodo komencas (elsendis Verda Stacio la 2-an de novembro 1949)
Programoj en Verda Stacio
- 15. 10. 1945Forge-Slanina: Intervjuo kun franco
- 5. 11. 1945Ivone de Petry-Slanina: Intervjuo kun franca dancistino
- 8. 11. 1945Slanina: Filma industrio en ŝtatan posedon.
- 6. 12. 1945Slanina kaj trupo: Sankta Nikolao,
- 20. 12. 1945Slanina-Eliášová: Interparolo kun partizanino.
- 3. 1. 1946Slanina, Eliášová, Valeš: Novjara sceno
- 4. 3. 1946Slanina (kaj aliaj): Karnavala sceno
- 1. 4. 1946Slanina-Valeš: Gaja sceno aprila
- 13. 6. 1946Slanina-trupo: Majo 1945 en Ĉeĥoslovakio.
- 17. 6. 1946Slanina-Šolc: Intervjuo pri la someraj kursoj en Doksy
- 26. 9. 1946Slanina: Kio estas URO-labor-lernejoj
- 7. 10. 1946Šimon (Slanina): Ĉekoslovakaj lernejoj
- 30. 12. 1946Eliášová-Valeš: Intervjuo kun Sta Silvestro (verkis. A. Slanina)
- 6. 12. 1947La plej eta postsigno, detektivkomedio de Ed. Fikar en traduko de Slanina kaj Nývlt, reĝisoris Dal. Chalupa.
- 14. 4. 1949 Konversacio kun la aŭskultintoj respondante al iliaj demandoj kaj deziroj. La tekstaron verkis kaj aranĝis Ant. Slanina kaj Miloš Nývlt.
- 2. 5. 1949 Populara ĉeĥa unuakta komika opero de Blodek En la puto. Enkondukajn vortojn parolis Ant. Slanina.
- 2. 11. 1949 Epizodo komencas, radio-dramo de Olga Horáková,tradukita de Ant. Slanina, kun reĝisoro Dalibor Chalupa.
- 6. 9. 1950radio-filmo Ĉeĥoslovaka junularo. En la komenco s-o Slanina salutis la aŭskŭltintojn ĉe la komenco de la aŭtuna sezono kaj respondis al diversaj korespondintoj. Poste eksonis VIII-a slava danco de Dvořák kaj post ĝi voĉoj de s-oj Slanina, Nývlt, Bobek, Neuman, Mařík skizis sintenon de ĉeĥoslovaka junularo al samtempaj problemoj kulturaj kaj politikaj
The contents of this page are sourced from Wikipedia article.
The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Antonín Slanina is in following lists
By work and/or country
comments so far.
Comments
Antonín Slanina