Alphonse Mistler
Quick Facts
Biography
Alphonse MISTLER (naskiĝinta la 5-an de februaro 1873 en Thannenkirch, Alzaco en Francio; mortis en 1953 en Jokohamo, fariĝinte japana civitano) estis franca pastro kaj instruisto. Li estis la unua esperantisto en Japanio.
En sia patrujo li komprenis la gramatikon de Esperanto en du horoj. 1893 li venis al Nagasaki, Japanujo, kaj restis tie ĝis 1933. 1902 li skribis pri Esperanto en fremdlingva gazeto Press Nagasaki - tio estis la unua voĉo pri Esperanto en Japanio. De 1903 li estis instruisto de fiziko kaj kemio en Kaisei Tyuugaku, kie li iam lekciis Esperanton. Poste li instruis la francan lingvon en St. Joseph's College, Bluff, en Jokohamo. Laŭ priskribo en la Enciklopedio de Esperanto li estis milda, nesintrudema kaj serioza.
Lia tombo troviĝas en la Tombejo de Alilandanoj de Jokohamo.