Albert Márkos
Quick Facts
Biography
MÁRKOS Albert (ma:rkoŝ) estis rumanuja hungara komponisto. Li estis naskita en Székelykeresztúr la 17-an de oktobro 1914 kaj mortinta en Kluĵo la 11-an de junio 1981. Li estis la patro de violonisto Albert Márkos.
Biografio
Márkos finis la mezlernejon en Kluĵo en Unitariisma Kolegio, samloke li akiris diplomon pri violon- kaj muzikinstruado. Li estis profesoro de la altlernejo pri metodologio, muzikteorio, akustiko, instrumentado ekde 1946 ĝis sia morto.
Lia agado
Li kompilis la novan unitariisman eklezian kant- respektive, ĥorallibron kun János Jagamas, Aladár Zoltán kaj aliaj. Liajn muzikpedagogiajn kaj ĥorrilatajn verkojn li publikis en revuo Művelődés. Li redaktis lernolibron kun Mihály Guttman kaj Gabriella Takáts Guttmanné. Lian nomon portas en sia naskiĝurbo ekde 1991 la kantsocieto.
Komponaĵoj
- Bihari vendégek; Erdei törvényszék; Korondi bál; Három nap egy esztendő- akompanmuziko , 1956), kantoj je poemoj de Endre Ady, Jenő Dsida, Mihai Eminescu, Gyula Juhász, Dezső Kosztolányi, Erik Majtényi.
Bibliografio
- Benkő András: M. A. Mai zeneköltőink. Utunk 1956/38; uő. M. A. Művelődés 1976/6;
- same li: Búcsú M. A.-től. Művelődés 1981/8-9.
- Simon Gábor: M. A. Párbeszéd az alkotóval. Utunk 1972/48.
- László Ferenc: A székelykeresztúri Márkos Albert Dalegylet alapítására. Művelődés 1991/11-12.