Aladár Farkas
Quick Facts
Biography
Aladár Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Farkas Aladár estis hungara skulptisto.
Aladár Farkasnaskiĝis la 27-an de marto 1909 en Újpest, li mortis la 11-an de decembro 1981 en Budapeŝto.
Biografio
Aladár Farkas frekventis metilernejon pri lignoskulptado (1928), samtempe industriartan mezlernejon en Budapeŝto. Lia plej menciinda instruisto estis Béla Ohmann. Ekde 1930 li konstante kreis skulptaĵojn, li debutis en ekspozicio en 1936. Inter 1937-1939 li studis en Nacia Altlernejo de Belartoj, sed li estis ankaŭ membro de Franca Komunista Partio. Hejmenveninta li aliĝis al la socialismaj artistoj. En 1942 li estis trudlaboristo, iom poste en Sovetunio li iĝis militkaptito. En 1946 li povis hejmenveni kaj li ricevis diversajn postenojn en la kultura vivo. Li estis fidelulo de la socialismo, liaj skulptaĵoj emfazis tion. En 1966 li denove studvojaĝis al Parizo, en la sekva jaro al Nord-Vjetnamo kiel gasto de Ho Chi Minh. Li ricevis 6 gravajn socialismajn premiojn inter 1950-1972. Depost la socialismo granda parto de liaj skulptaĵoj estis forigitaj.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1936, 1948, 1957, 1968, 1974, 1988, 2012)
- Parizo (1973)
- Pécs (1976)
- Hanojo (1978)
- Zalaegerszeg (1985)
Elektitaj grupaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1934, 1944, 1971, 1978)
- Budapeŝto (1936, 1941, 1948, 1950, 1955, 1959, 1968, 1980)
- Pécs (1946)
- Moskvo (1951)
- Antverpeno (1958)
- Esztergom (1967)
- Szombathely (1981)
Elektitaj skulptaĵoj
- Monumento pri liberiĝo (Makó, 1948–1949)
- Pilkoludanta knabo (bronzo, Komló, 1954)
- Marx (bronzo, 1957, vidu la foton!)
- Sidanta knabino kun libro (ŝtono, Nyékládháza, 1964)
- Ho Si Minh (bronzo, Budapeŝto, 1970)
Fontoj
Memortabulo en Budapeŝto fare de Farkas