peoplepill id: akiko-woessink-nagata
AW
Japan Netherlands
1 views today
1 views this week
Akiko Woessink-Nagata
Japanese Esperantist

Akiko Woessink-Nagata

The basics

Quick Facts

Intro
Japanese Esperantist
Work field
Gender
Female
Birth
Age
54 years
Family
The details (from wikipedia)

Biography

Akiko ŬUSINK-NAGATA (naskiĝis en 1936, mortis la 13-an de januaro 1990) japana esperantistino kaj kunlaborantino de UEA.

Jam de frua aĝo Akiko Nagata konceptis sin mondcivitano. Ankoraŭ en japana mezlernejo, ŝi gajnis premion en monda eseo-konkurso pri la Pacarmeo de Unuiĝintaj Nacioj. En 1967 ŝi fariĝis UEA-fakdelegito pri mondfederismo en sia hejmurbo Sapporo, kie la sekvan jaron ŝi kunorganizis la japanan Esperanto-kongreson.

Fine de aŭgusto 1968, Akiko Nagata ekdeĵoris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Tie ŝi kunlaboris pri kvar eldonaĵoj, kiujn UEA tiam produktis: la Jarlibro, La praktiko, La monda lingvo-problemo, kaj precipe pri Esperanto, kiun ŝi redaktis (sub Victor Sadler) de oktobro 1970 ĝis aprilo 1973.

En 1972 Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, Evert J. Woessink, kaj transloĝiĝis al Arnhem, 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlaboron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo 1976 ŝi redaktadis la bultenon UN kaj Ni pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de Nederlanda Esperanto-Asocio (1977-1979). Dum la sama periodo ŝi verkisjapanlingvan libron pri Nederlando, kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, Ambaŭ Mamoj de la Monto Porosir (1975). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.

Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por skemisma stilo, interalie per referaĵo en la Esperantologia Konferenco de 1986 (parte represita en Esperanto 1986/p. 212). Cetere, Mondo kaj Ni, kiel ŝia bulteno renomiĝis en 1988, estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo.

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Akiko Woessink-Nagata is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Akiko Woessink-Nagata
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes