peoplepill id: agoston-spannraft
ÁS
1 views today
1 views this week
Ágoston Spannraft

Ágoston Spannraft

The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Ágoston Spannraft, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Spannraft Ágoston estis hungara dekoraciisto.

Ágoston Spannraft [1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1855 en Cegléd, li mortis la 14-an de aprilo 1910 en Rákosszentmihály (nuntempa loĝkvartalo en orienta parto de Budapeŝto).

Biografio

Ágoston Spannraft aĝis 17, kiam li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pest). Li ricevis la taskon pentri la kulisojn. Li estis talenta, en 1873 li debutis kiel dekoraciisto. En 1877 li studvojaĝis en Eŭropo, poste li frekventis artan altlernejon en Vieno. Hejmenveninta inter 1880 - 1884 li estis ĉefdekoraciisto de la Nacia Teatro, kie li resume kreis 237 kompletajn dekoraciojn por la spektakloj. En 1884 la Nacia Teatro disiĝis, restis plu Nacia Teatro kaj estis establita Reĝa Operejo de Budapeŝto. Spannraft iĝis dekoraciisto por ambaŭ teatroj. En la Operejo li kreis resume 138 kompletajn dekoraciojn. Lia stilo estis naturalismo.

Elektitaj dekoracioj

  • Richard Wagner: Der Fliegende Holländer - debuto en 1873, pli nova en 1881
  • Imre Madách: La tragedio de l' homo - (1883); debuta spektaklo
  • Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta
  • Georges Bizet: Les pêcheurs de perles - (1888) en Operejo
  • Psyche (1906); baleto en Operejo

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Ágoston Spannraft is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Ágoston Spannraft
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes