Adám Sándor Ehrenreich
Quick Facts
Biography
Sándor Ádám Ehrenreich [ŝAndor erenrejĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ehrenreich Sándor Ádám estis hungara akvafortisto, ŝtalogravuristo.
Sándor Ádám Ehrenreichnaskiĝis en 1791 en Pest (urbo), li mortis en 1844 en Vieno, sed laŭnaskiĝis en 1784 en Pozsony, mortis en 1852 en Vieno.
Biografio
Sándor Ádám Ehrenreich devenis el juda familio. Li lernis la gravuradon komence hejme, poste en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1803 - 1806. Li akiris la unuan premion de la akademio en 1806. Post siaj studoj li translokiĝis al Buda, kie li kreis akvafortojn por presejo. En la sekvaj jaroj li vivis foje en Buda, foje en Vieno. Li kreis portreton eĉ pri reĝo Ferdinando la 1-a (Aŭstrio). Inter 1823 kaj 1835 li kreis 95 akvafortojn, kies komuna titolo estis Icones Principium, Procerum ac praeter hos illustrium Virorum Matronariumque veteris et praesentis aevi, qu bus Hungaria et Transsylvania clarent (Portretaro pri Hungarlando kaj Transilvanio). Li okupiĝis ankaŭ pri ŝtalogravuro.
Elektitaj gravuraĵoj
Miklós Révai
Ádám Patachich
Miklós Jurisics
Ignác Eötvös
János Spissich
István Ferenczy
Miklós Jankovich
Károly Zichy
Sándor Kisfaludy