Zsolt Trill

Hungarian actor
The basics

Quick Facts

IntroHungarian actor
PlacesHungary
isActor
Work fieldFilm, TV, Stage & Radio
Gender
Male
Birth13 April 1972, Orosievo, Berehove Raion, Zakarpattia Oblast, Ukraine
Age52 years
Star signAries
Family
Spouse:Nelli Szűcs
The details

Biography

Zsolt TRILL [ĵolt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Trill Zsolt estas hungara aktoro, voĉoaktoro.

Zsolt Trill [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1972 en Sovetunio (Ukrainio), en Orosijevo.

Biografio

Zsolt Trill apartenis al la hungara minoritato en Ukrainio. Li akiris aktoran diplomon en teatra altlernejo en Kievo. Post siaj studoj li estis fondinta membro de hungarlingva teatro en Berehove. Inter 2003 kaj 2006 li apartenis al Nova Teatro (Budapeŝto), poste al Teatro Csokonai (Debrecen). Ekde 2013 li estas membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ofte ricevas rolojn ankaŭ en filmoj. Li ricevis plurajn premiojn inter 1996-2016.

Elektitaj teatraj roloj

  • Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj (2003 en Nacia Teatro)
  • István Örkény: Tóték (2004 en Teatro de Berehove)
  • Zsigmond Móricz: Úri muri (2008 en Teatro Csokonai)
  • Imre Madách: La tragedio de l' homo (2008 en Teatro de Berehove; 2012 en Teatro Csokonai kaj subĉiela teatro de Szeged)
  • William Shakespeare:
    • La dresado de la megero (2010 en Teatro Csokonai)
    • Kiel plaĉas al vi (2014 en Nacia Teatro)
    • Rikardo la 3-a (2017 en Nacia Teatro)

Elektitaj kinaj filmaj roloj

  • Észak - észak (1996)
  • Állítsátok meg Terézanyut! (2004)
  • A martfűi rém (2016)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj

  • Mihály Csokonai Vitéz: Dorottya (2001)
  • Tranzitidő (2015)

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jul 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.