FEKETE Zsolt estas rumania hungara pentristo naskita en Târgu Mureş la 9-an de julio 1935. Li estas la patro de fotisto Zsolt Fekete.
Kariero
Zsolt Fekete finis siajn studojn en 1953 en la Muzika kaj Belarta Liceo de Târgu Mureş. Inter 1959-1963 li laboris en Miercurea Ciuc ĉe la Etindustria Kooperativo Olt pri Artkeramio, inter 1964 kaj 1976 li estis reklamgrafikisto ĉe la komerca entrepreno de Târgu Mureş, ekde 1976 ĝis 1988 li estis scenejpentristo de la Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István de Târgu Mureş.
Individuaj ekspozicioj
- 1969, 1972, 1976, 1978, 1983, 1988, 1992 • Târgu Mureş
- 1974 • Cleveland • New York
- 1978 • Odorheiu Secuiesc • Baraolt • Miercurea Ciuc
- 1982 • Lugano
- 1986, 1988 • Köln
- 1989 • Vieno
- 1990 • Tornyai János Múzeum, Hódmezővásárhely • Tápiószele • Kiskunfélegyháza • Kiskőrös • Budapest
- 1991 • Gyöngyös • Debrecen
- 1992 • Szentes
- 1993 • München.
Selektitaj grupaj ekspozocioj
- 1962-66, 1968, 1971 • Târgu Mureş
- 1966-68, 1970-72, 1976, 1978-79 • Landa Ekspozicio, Bukareŝto
- 1976-77, 1985, 1994-95 • Somera Ekspozicio, Covasna
- 1994 • 100 x Szépművészet, Târgu Mureş
- 1995 • Hungara Samtempa Ekspozicio de Transilvanio, Târgu Mureş
- 1995 • Marosvásárhelyi Tárlat, Vármegye Galéria, Budapest
- 1997 • Aŭtuna Ekspozicio '97, Barabás Miklós Céh, Târgu Mureş
- 1999 • Sesdekaj jaroj, Târgu Mureş, arto de Maros-Magyar Autonóm Tartomány, 1960-68, Hatvany Lajos Múzeum, Hatvan.
Fonto
- Artportal[1]
- Erdélyi Magyar Kikicsoda, 2010.