Zsigmond Purjesz [ĵigmond purjes], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Purjesz Zsigmond estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro.
Zsigmond Purjesz [1] naskiĝis en 1846 en Szentes. Li mortis la 27-an de januaro 1918 en Budapeŝto.
Biografio
Zsigmond Purjesz devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en Kecskemét kaj Pest (urbo), poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1870 (en la sekva jaro fakdiplomon pri kirurgio kaj akuŝado). En 1871 li eklaboris en universitata kliniko de Kolozsvár. En 1876 li estis nomumita privata profesoro, en 1880 publika eksterordinara profesoro kaj katedrestro. En 1893 epidemio pri ĥoleroj okazis, li gvidis la stabon kontraŭ la malsano, poste li ricevis ordenon. En 1901 li ricevis la rangon kortega konsilisto. Li pensiuliĝis en 1911, poste li translokiĝis al Budapeŝto, samtemple li nobeliĝis. Li mortis en Budapeŝto sed li estis entombigita en Kolozsvár.
Elektitaj publikaĵoj
- A kórisme megállapítására szükséges vizsgálati módszerek (1874) - la unua hungarlingva verko pri internaj malsanoj
- Különös kór- és gyógytan kézikönyve (1874)
- A belgyógyászat tankönyve. (1885, 1889, 1894)
Memorigiloj
- monumento kun busto en korto de Universitato Kolozsvár de 1918, poste ĝi estis translokita al Tombejo de Házsongárd
Fontoj