Zoltán Kallós

Ethnomusicologist
The basics

Quick Facts

IntroEthnomusicologist
PlacesRomania
isEthnomusicologist
Work fieldSocial science
Gender
Male
Birth26 March 1926, Răscruci, Bonțida, Cluj County, Romania
Age98 years
Star signAries
The details

Biography

KALLÓS Zoltán (kaloŝ) estas rumanuja hungara folkloristo, laŭreato de Kossuth-premio naskita en Răscruci la 26-an de marto 1926.

Premioj, distingoj

  • premio Kossuth (dufoje);
  • 2010- A Magyar Köztársaság Érdemrend Középkeresztje Csillaggal.

Biografio

Zoltán Kallós la mezlernejon finis en Kluĵo kaj Sfântu Gheorghe, li akiris bazlernejan instruistan diplomon en Kluĵo (1946). Li estis instruisto en Viştea (1946–50) kaj en Lespezi (1956–57), dume li studis en la muzika altlernejo en Kluĵo (1955). En 1957–58 li estis muzika fakgvidanto en Târgu Mureş, denove instruisto, poste dungito ĉe la lignoindustria fabriko en Gyimes (Djimeŝo) (1959–68). Li kolektis kvazaŭ ĉiajn specojn de folkloro en Mezőség, Kalotaszeg, Moldavio (en vilaĝoj loĝitaj de csángók) kaj Gyimes precipe la voĉan kaj instrumentan muzikon, la popolkutimojn kaj la kutimpoezion. En 1958 oni malliberigis lin pro politikaj motivaj mallongtempe.

Balladák könyve

La plej grandan sukceson havis la kolekto, Balladák könyve (Libro de baladoj), kiu en Budapeŝto havis tri eldonojn (1973, 1974, 1977). Ĝi estas kun ĝia enhavo – 259 baladoj kaj 8 fabelvariantoj de balado – unu el la plej riĉaj hungaraj baladkolektoj. Ĝi savis por kulturo la baladojn de kvar etnografie gravaj regionoj plejparte kune kun iliaj melodioj.

Ĉefaj verkoj

  • Balladák könyve. Élő hazai magyar népballadák. Kolekto de K. Z. gyűjtése, prizorgado de Szabó T. Attila, Bk., 1969;
  • Új guzsalyam mellett. Miklós Gyurkáné Szályka Rózsa dalai és balladái, Bk., 1973;
  • Tegnap a Gyimesben jártam... Gyimes-völgyi lírai dalok (kolet. kun Martin György), 1989;
  • Ez az utazólevelem. Balladák új könyve, 1996.

Fontoj

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.