Werner Breitung

German esperantist
The basics

Quick Facts

IntroGerman esperantist
PlacesGermany
isEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth12 June 1963
Age61 years
The details

Biography

Werner Breitung (naskiĝis la 12-an de junio 1963(nun 1963-06-12), do nun 56-jara) estas germana esperantisto kaj instruisto. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel kunorganizanto de multaj Internaciaj Seminarioj, kaj krome aktivis en la Esperanto-movado de sia hejmurbo Berlino. Dum sia studado de matematiko kaj geografio en la Libera Universitato de Berlino, li ofte akcentis ke kontraste al tre multaj aliaj berlinaj studentoj, kiuj venis al la metropolo el malproksimaj urbetoj kaj vilaĝoj de tuta Germanio kaj la ĉirkaŭaj landoj, li estis inter la malmultaj denaskaj berlinanoj kiuj malgraŭ internacia hobio kaj granda principa intereso pri fremdaj landoj malofte forlasis la urbon. Kontraste al tio, li post la studofino multajn jarojn laboris kiel instruisto en Honkongo, kaj tiam signife kontribuis al la tiea Esperanto-movado.


The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 07 Aug 2019. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.