Walter Karl Mudrak

Austrian esperantist
The basics

Quick Facts

IntroAustrian esperantist
PlacesAustria
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth24 March 1904
Death31 January 1998Vienna, Austria (aged 93 years)
Star signAries
The details

Biography

EdE-M Aŭstra esperantisto

Walter Karl MUDRAK (naskiĝis la 24-an de marto 1904 - mortis la 31-an de januaro 1998 en Vieno) estis aŭstra esperantisto, bankoficisto en Wien.

Esperantisto de 1924. Speciale laboris en katolikaj, junulaj kaj pacifistaj rondoj. Vicprezidanto de Katolika Unio Esperanto-Wien, sekretario de MOKA, sekretario kaj afergvidanto de Internacia Esperanto Laborkomunumo por „senalkohola kulturo“ kaj por „sentabaka kulturo“, estrarano de AEA. Poezia verketo ,Kunlaboro‘, 1932. Kunlaboranto de ,La Juna Batalanto'; ,Espero Katolika' kaj ,Aŭstria Esperantisto'. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. (laŭ EdE)

Esperantisto de 1921, li aktivis dum pli ol 70 jaroj en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kies 27-an kongreson (1957) li organizis en Vieno. Li estis sekretario de Mondjunularo Katolika (fondita en 1920), afergvidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista kaj de Aŭstria Esperantista Federacio (1967-78), kaj estrarano de Aŭstria Esperanto-Asocio. Li gvidis kursojn, kunlaboris en diversaj revuoj kaj en Enciklopedio de Esperanto (1933). Membro de UEA 50 jarojn, Mudrak estis LKK-vicprezidanto de la 55-a UK (1970) en Vieno. (laŭ Esperanto, marto 1998)

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 23 Mar 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.