Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Intro | Polish esperantist | |
Places | Poland | |
is | Esperantist Translator Teacher Editor | |
Work field | Academia Journalism Literature | |
Gender |
| |
Birth | 6 June 1957 | |
Age | 67 years | |
Star sign | Gemini |
Biography
Tomasz CHMIELIK [TOmaŝ ĥMJElik] (naskiĝis la 6-an de junio 1957) - pola esperantisto, tradukisto kaj instruisto.
Li eklernis en 1972 la internacian lingvon kaj fariĝis esperantisto. Poste tradukis kaj instruis. En 1989, en Svidniko, estis fondita la eldonejeto Libro-Mondo, en kiu ĝis nun aperigis dekojn da libroj, ĉefe siajn beletrajn tradukojn el diversaj lingvoj. Interalie li tradukis verkojn de Günter Grass, Ryszard Kapuściński, Janusz Korczak, Predrag Matvejević, Isaac Bashevis Singer kaj Stefan Żeromski. Cetere li estis ĉefredaktanto de la gazeto "Spegulo".
Kunlabore kun CDELI li kolektis la franclingvajn artikolojn de Edmond Privat kaj eldonis ilin sur 30 000 paĝoj. Li redaktis kaj kuntradukis Podlaĥian Antologion kaj kun polaj tradukantoj preparas kvinvoluman Polan Antologion. Li instruas historion de Esperanto-literaturo en Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Poznano.
De 2007 ĝis 2010 li estis komitatano B de UEA, de 2009 prezidanto de la pola filio de ILEI. Krome li estas komitatano de Akademio Literatura de Esperanto.
Vidu ankaŭ
- Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo
Bibliografio
- Ordeno de Verda Plumo. Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj, kompilis Josip Pleadin, Grafokom, Đurđevac 2006, p. 272, ISBN 953-96975-5-7
Referencoj
- ↑ Laŭ Esperanto, aprilo 2007.