Sipke Stuit
Dutch esperantist
Intro | Dutch esperantist | ||
Places | Netherlands | ||
was | Esperantist | ||
Work field | Literature | ||
Gender |
| ||
Birth | 18 September 1908, Huizum, Netherlands | ||
Death | 26 February 1974Arras, France (aged 65 years) | ||
Star sign | Virgo | ||
Family |
|
Sipke STUIT (naskiĝis la 18-an de septembro 1908 en Huizum, Leeuwarderadeel, mortis la 26-an de februaro 1974 en Arras, Francio) estis nederlanda esperantisto, kiu loĝis en Arras depost 1934, kiam li edzinigis francan esperantistinon. Ili havis kvin infanojn, ĉiuj denaskaj esperantistoj.
Stuit lernis Esperanton en sia junaĝo, li multe vojaĝis, prelegis, gvidis kursojn, verkis artikolojn kaj poemojn. Al liaj iniciatoj oni dankas ankaŭ la aperon de du tradukoj el la frisa lingvo: Dorse al la muro kaj Frisaj rakontoj (1964) en Esperanto. Stuit aŭtoris ankaŭ la poemon "La tutan mondon volus mi trairi" en 1967.
Stuit ankaŭ eldonis proprakoste en 1946 la libreton de Petro Stojan Vindiania.