Sándor Lajos Erdődy
Politician
Intro | Politician | |
Places | Hungary | |
was | Politician | |
Work field | Politics | |
Gender |
| |
Birth | 10 August 1802 | |
Death | 22 January 1881Vép, Szombathely District, Vas County, Hungary (aged 78 years) | |
Star sign | Leo |
Grafo Sándor Lajos Erdődy [ŝAndor lajoŝ erdOdi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Erdődy Sándor Lajos estis hungara politikisto, mecenato, membro (direktora en 1877) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis monyorókeréki kaj monoszlói.
Sándor Lajos Erdődy [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1802. Li mortis la 22-an de januaro 1881 en Vép.
Sándor Lajos Erdődy elstare oratoris en la hungara parlamento en la 1840-aj jaroj. Li havis la titularajn kortumajn rangojn "reĝa ĉefĉevalisto" kaj "vera interna sekreta konsilanto", krome li estis departemenestro. Dum la Hungara revolucio de 1848 li efemere estis senpostena ministro. Li apogis la akademion kaj la artojn.