Sándor Görög
Hungarian chemist
Sándor GÖRÖG [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Görög Sándor estas hungara kemiisto, farmaciisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).
Sándor Görög [1] naskiĝis la 27-an de decembro 1933 en Szombathely.
Sándor Görög frekventis universitaton en Szeged. Post lernado li laboris samloke en la universitato. En 1959 li eklaboris en Budapeŝto en grava farmacia uzino, dume li ankaŭ instruis en universitato en Budapeŝto. Li partoprenis en redaktadoj de fakrevuoj Acta Pharmaceutica Hungarica, Magyar Kémiai Folyóirat, Journal of Pharmaceutical and Biomedical Analysis, Trends in Analytical Chemistry. En 1999 li emeritiĝis. Li ricevis diversajn premiojn (eĉ eksterlandan) inter 1983-2007.