Sámuel Szeremlei

The basics

Quick Facts

Gender
Male
Birth4 September 1837
Death20 November 1924 (aged 87 years)
Star signVirgo
The details

Biography

Sámuel Szeremlei [ŝAmuel seremlei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szeremlei Sámuel estis hungara eklezia verkisto, kalvinana pastro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1908).

Sámuel Szeremlei [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1837 en Gelej. Li mortis la 20-an de novembro 1924 en Hódmezővásárhely.

Biografio

Sámuel Szeremlei frekventis gimnazion en Miskolc, poste li lernis teologion en Debrecen. En 1858 li estis nomita rektoro en Hajdúböszörmény. Ekde 1861 li plenumis pastrajn servojn en Makó, poste en Hódmezővásárhely. En 1880 li iĝis eklezia ĉefnotario, baldaŭe li ricevis pli gravajn ekleziajn postenojn.

Verkaro (elekto)

  • Magyarország krónikája az 1848-49. forradalom idejéről (Kroniko de Hungarujo dum Hungara revolucio de 1848), (1867)
  • Valláserkölcsi és társadalmi élet 1848 óta Magyarországon (1874) - premiita
  • Az unitárius kérdésről (1884)
  • Hód-Mező-Vásárhely története (Historio de Hódmezővásárhely), (1900, 1901, 1907)

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.