Sámuel Hetyey

The basics

Quick Facts

PlacesHungary Czech Republic
wasPriest
Work fieldReligion
Gender
Male
Religion:Catholic church
Birth22 September 1845, Egyházashetye, Hungary
Death1 September 1903Karlovy Vary, Czech Republic (aged 57 years)
Star signVirgo
The details

Biography

Sámuel Hetyey [ŝAmuel hetjei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hetyey Sámuel estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, abato. Lia nobela antaŭnomo estis makkoshetyei.

Sámuel Hetyey [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1845 en Hetye. Li mortis la 1-an de septembro 1903 en Karlsbad (nun Karlovy Vary).

Biografio

Sámuel Hetyey frekventis gimnaziojn en Szombathely kaj Esztergom, poste li lernis teologio n en altlernejo de Esztergom. Li pastriĝis en 1870. Post siaj studoj komence li estis pastro, poste li instruis en gimnazio de Nagyszombat, poste li estis inspektoro en liceo de Esztergom, ekde 1885 en Pázmáneum li estis spirita direktoro. En 1893 li ricevis gravan postenon en la primasa administrado, en la sekva jaro li estis nomumita kanoniko, en 1896 titulara abato, en 1897 episkopo de Pécs. En Püspökszentlászló li renovigis la episkopan kastelon, apude li establis arboreton. Li permesis al turistoj vizitadon de la epikopejaj arbaroj.

Elektitaj publikaĵoj

  • A tanítók szellemkincseinek gyüjteményéről (1869)

Memorigiloj

  • strato en Pécs
  • fonto en Mecsek

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 10 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.