Petr Chrdle

Petr Chrdle
The basics

Quick Facts

IntroPetr Chrdle
A.K.A.Petro Chrdle
A.K.A.Petro Chrdle
isEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Family
Spouse:Stanislava Chrdlová
The details

Biography

Petr CHRDLE [ĥr-dle], (naskiĝis la 12-an de marto 1946), nomata Petro, estas ĉeĥa esperantisto, posedanto de la agentejo KAVA-PECH, inter 1987 kaj 2011 estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en posteno de prezidanto aŭ vicprezidanto (kaj ekde 2008 ĝia honora membro), rajtigita ekzamenanto de ILEI kaj verkinto de lernolibroj Esperantem za tři měsíce ("Per Esperanto dum tri monatoj"), "Esperanto od A do Z" kaj de Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj. Ekde 2016 honora membro de UEA.


Petr Chrdle naskiĝis en Ĉeĥoslovakio, finstudis militistan teknikan akademion en Brno, kie li diplomiĝis kiel inĝeniero pri elektrotekniko, sekve doktoriĝis ĉe Instituto pri Elektroniko kaj radiotekniko de Ĉeĥoslovaka akademio de la sciencoj en Prago kaj poste fariĝis docento ĉe AIS en San Marino (kies senata sekretario li estis de 1990 ĝis 1994). De 1987 ĝis 2010 li estis komitatano de UEA kaj en la elektoperiodo 1998 – 2001 ĝia estrarano respondeca pri faka kaj scienca agadoj.

Lia agado estas ligita precipe al la kongresa kaj kleriga agentejo kaj eldonejo KAVA-PECH, kiun li fondis en 1992 kaj kadre de kiu li efektivigas ankaŭ Esperanto-agadon (kontaktlingvoj de la agentejo estas la ĉeĥa, Esperanto, la germana kaj la angla). Sub propra ISBN li eldonis pli ol 170 librotitolojn (en Esperanto, la ĉeĥa, angla, germana, franca kaj aliaj lingvoj) kaj minimume la saman nombron pormende, ne nur por klientoj enlandaj (komunumoj, civitanaj grupiĝoj, unuopuloj), sed ankaŭ eksterlandaj (Svedio, Nederlando,Germanio, Francio, Hispanio, Koreio). Li apartenas al la plej gravaj nuntempaj Esperanto-libroeldonistoj.

Lia edzino estis ĉeĥa esperantistino Stanislava Chrdlová (1954 - 2000).

Verkoj

  • Chrdle P., Chrdlová S.: Esperanto od A do Z (reprilaborita kaj larĝigita 4a eldono de la lernolibro Esperantem za tři měsíce)
  • Chrdle P., Chrdlová S.: Esperantem za tři měsíce (lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj)
  • Chrdle P.: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj
  • Chrdle P. (red.): La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto
  • Chrdle P. (red.): Intimaj temoj en Esperanto-beletro

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.