Péter Török

Hungarian esperantist
The basics

Quick Facts

IntroHungarian esperantist
A.K.A.Török Péter
A.K.A.Török Péter
PlacesHungary
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth23 January 1857, Hajdúböszörmény, Hajdúböszörmény District, Hajdú-Bihar County, Hungary
Death28 November 1929Debrecen, Debrecen District, Hajdú-Bihar County, Hungary (aged 72 years)
Star signAquarius
The details

Biography

TÖRÖK Péter (naskiĝis en la 23-a de januaro 1857 en Hajdúböszörmény, mortis en la 28-a de novembro 1929 en Debrecen) estis hungara gimnazia instruisto kaj Esperanto-aktivulo.

Török havis diversflankajn interesojn, krom Esperanto li okupiĝis pri mineralogio, botaniko kaj entomologio. Esperantisto de 1907, li estis delegito de UEA en Debrecen (1911-1916), kursgvidanto, aŭtoro de lernolibro (1909), Esperanta-hungara vortaro (1910) sintakso (1912 - internacie premiita) kaj eminenta resumo de la sciindaĵoj pri la kalendaroj (Porĉiama kalendaro, 1910). Li tradukis la Esperantan parton de la priskribo pri la regiono Hortobágy, kiu jam frue estis celo de internacia turismo (Nagyhortobágy, 1910). Li restis aktiva ankaŭ post sia emeritiĝo (1913): komitatano (1920-1928) de Hungarlanda Esperanto-Societo kaj membro (1922-1929) de la Lingva Komitato. En manuskripto en 1933 ekzistis ankoraŭ kelkaj gravaj verkoj liaj.

Verkoj

  • 1910: Teljes eszperantó-magyar szótár. Debreczen: Kókai Lajos, 1909 [1910]. VII, 288 p.
  • 1912: Normala sintakso de la internacia helpa lingvo Esperanto Debreczen: Kókai Lajos, 1912

Literaturo

  • 1929: „Hungara Heroldo“ 1929. B. n-ro 6.)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 21 Aug 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.