Péter Andorka

Zeneszerző
The basics

Quick Facts

IntroZeneszerző
PlacesHungary
isMusician Composer
Work fieldMusic
Gender
Male
Birth22 January 1987, Budapest, Hungary
Age37 years
Star signAquarius
The details

Biography

Péter Andorka, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Andorka Péter estas hungara komponisto, grafikisto pri muzika notacio, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Péter Andorka naskiĝis la 22-an de januaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio

Péter Andorka aĝis 5, kiam li komencis lerni muzikon. Li frekventis muziklernejon en Szentendre, kie li jam komponis en 1999. En 2005 li maturiĝis en franciskana gimnazio en la sama urbo, poste li plulernis en muziklernejo en Budapeŝto. Liaj pli gravaj instruistoj estis Miklós Csemiczky kaj Miklós Kocsár. Li akiris 3 diplomojn pri komponado, muziko kaj pedagogio en la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2013. Lia ĉefinstruisto estis János Vajda (komponisto). Ekde 2009 li estas konata ankaŭ kiel grafikisto pri muzikaj notacioj. Jam dum la lasta studjaro li estis ankaŭ asistanto en la Universitato, post la diplomo li instruas ankaŭ en muziklernejo.

Li edziĝis en 2008, poste 3 filoj naskiĝis.

Elektitaj prezentaĵoj

  • A bolond Ásvayné (akompana muziko, Nova Teatro (Budapeŝto), 2013)
  • La eta princo (infanopero, Teatro Gárdonyi Géza, 2016)

Elektitaj komponaĵoj

  • Üzen Március (kantato, 2005, tralaborita 2014-2015)
  • A Rózsalány (muzikalo, 2007-2009)
  • Sonata per violino solo (2010-2012)
  • Boszorkányvér (opero, 2017)

Fontoj

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 23 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.