Biography
Also Viewed
The basics
Quick Facts
Gender |
| |
Birth | 12 December 1818 | |
Death | 4 November 1892 (aged 73 years) |
The details
Biography
Pál Lichner [liĥner], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lichner Pál estis hungara filologo, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1859).
Pál Lichner [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1818 en Hungara reĝlando en Modor (nuntempa Modra en Slovakio). Li mortis la 4-an de novembro 1892 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio
Pál Lichner frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitatojn en Lejpcigo kaj Göttingen. Hejmenveninta li ekinstruis en Pozsony. Inter 1861-1868 li estis lernejestro. Pro la oftaj malsanoj depost 1880 li ne plu instruis. Li okupiĝis precipe pri la greka literaturo.
Verkaro (elekto)
- Hellen nyelvtan elemei (1842, 1853)
- Hellen nyelvtan (Greka gramatiko), (1853)
- Johann Pogners's Verzeichniss über den Bau der evang. Kirche in Pressburg 1636-1683, und Johann Liebergott's Tagebuch von den Verfolgungen der evang (1861)
- Micae historico-chronologicae evangelico-pannonicae σκιαγραϕικϖς collectae et adumbratae opella Johannis Burii laureati poetae ... anno vero Christi 1685 et in sequentibus in ordine redigi coeptae (1864)