Oskar Edmund Zimmermann
Swiss Esperantist
Intro | Swiss Esperantist | |
Places | Switzerland | |
is | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 1879 |
EdE-Z Oskar Edmund ZIMMERMANN (cimerman, en EdE erare "Zimermann"), naskiĝis la 2-an de novembro 1879 en Gebenstorf, Svisujo, estis svisa komerca oficisto en Vieno (fabriko de ledaj galanteriaĵoj) kaj prezidanto de aŭstraj laboristaj Esperanto-organizaĵoj.
Zimmermann lernis Esperanton dum komerc-vojaĝoj, instruis en Frankfurto ĉe Majno, fondis tie laboristan Esperanto-grupon. Post la unua mondmilito li kunfondis Aŭstrian Laboristan Ligon Esperantistan (ALLE) kaj Aŭstrian Esperanto-Delegitaron (AED), kaj estis prezidanto de ambaŭ. Li krome estis kasisto de la 16-a Universala Kongreso en Vieno en 1924, poste ĉesigis la agadon kelkajn jarojn. En 1933 li estis kasisto de Esperanto-unuiĝo en Vieno.